Etikedoj

, , , , , , , , , ,

Mi havis gaston dum la semajnfino, mi povis multege klaĉi pri Esperanto, renkontiĝoj kaj pli. Kiel tio kutime okazas. Sed nun venis la tempo por skribi pri mia unua E-renkontiĝo post sufiĉe longa tempo. Mi pripensis kiel fari tion, ĉu mi donu notojn? Laŭ kiu skalo? De 1 ĝis 5? Ĝis 10? Ĉu entute indas tion fari? Momente mi pensas ke ne. Do estu tiel: mi skribos pri la bonaj aferoj kaj ankaŭ pri la malbonaj.

La partoprenantoj

KKPS estis kiel kutima Esperanto-renkontiĝo, almenaŭ la partoprenantoj montris tion, ĉar estis tie: miaj amikoj, kiujn mi ne vidis de longa tempo; homoj, kiujn mi ŝatas; homojn kiujn mi ne tiom ŝatas; lokanoj, kiuj restis nur iomete dumtage; nederlandanoj; homoj, kiujn mi tute ne konis, kaj eĉ ne ekkonis; homoj, kiujn mi eĉ ne volos iam ajn ekkoni; germanoj; kripuloj; italoj; novuloj; maljunuloj; nerdoj; muzikistoj; artistoj; infanoj; belaj (junaj) knabinoj; malbelaj knaboj kaj viroj; francoj; gejoj; malgejoj; inter la du; senesperaj kazoj; organizantoj; entuziasmaj fotantoj; bieremuloj, vinemuloj; malalkoholemuloj; homoj, kiuj certe ne pro la renkontiĝo vojaĝis al Nederlando…; bonhumoruloj; ludemuloj; homoj el Eŭropo; el ekster Eŭropo; gehomoj, kiuj iam estis paro; novaj paroj; festemuloj; babilemuloj; poloj; komputilemuloj; enuigaj homoj kaj mi povus daŭrigi la kategoriojn, sed vi povas senti, ke bunteco de homoj ne mankis. La ekzaktan nombron de partoprenoj mi ne scias, nek la landojn, sed aspektis tiel, ke Manuela bone taksis ambaŭ. Ni certe estis ĉ. 50, kaj proksimume el 10 landoj.

La bonaĵoj de KKPS

Do, mi tre ĝojis ke la renkontiĝo okazis en Nederlando. Nuntempe mi studas en Amsterdamo, kaj por mi tute ne eblintus partopreni ĝin, se ne estintus en la sama lando kie mi estas. Sed krom tio, mi pensas, ke mem la elekto de la urbo Delft estis bona. Urbeto tre bela, organizanto surloke kiu konas la lokon; Nederlando mem estas relative meze de Eŭropo, multe da eblecoj por atingi la lokon.

La ejo mem estis la ĝusta elekto por la nombro de la partoprenantoj, oni ne bezonas tiom grandan lukson por junula renkontiĝo, kaj nepre por ne havi altajn prezojn por la semajnfino oni bezonas malaltan kotizon, ĉar tiuj, kiuj pagas por veni de pli malproksime tamen taksas unue la fakton, ke temas pri semajnfino, do homoj de proksime venos ĉefe. Ni ĉiuj estis proksime unu al la alia, kaj estis unu ĉefa ejo, tre bone, ĉio okazis samloke. Du ejoj jam duonigintus la grupon. Estis unu granda salo, kun la kuirejo ĉe la fino. Bona elekto.

Mi tre ŝatis la entuziasmon de la organizantoj. Klare kio komenciĝis, kiel renkontiĝo por eble dekkvin-dudek homoj kreskis ĝis ĉ. 50 kaj eblis vidi la plian entuziasmon, kiun tiu situacio kreis. Kaj la homoj venis, aliĝis, ne tiom multe malaliĝis, aŭ fine ne povis veni, oni povus diri, ke venis aliaj anstataŭ ili. (Ju pli granda estas la renkontiĝo des pli la procento de aliĝintoj kiuj ne venas – klara regulo.) La akceptiĝo estis facila, rapida, senproblema. Tio ĉiam helpas. Ni ricevis ankaŭ printitan programon. Mi pensas, ke tio sufiĉe bone funciis. Ĉe malgrandaj renkontiĝoj oni povas havi surmuran programon, sed tio ne tiom gravas, kiel dum grandaj renkontiĝoj. Unu-du programoj ĉiam estis sur la tabloj.

Mi ŝatis la ekskurson, la vetero ne helpis nin, pluvegis, kaj kiam ni ĉesis ekskursi tiam ne plu pluvis. Iom da malbonŝanco por ni. Ni biciklis en la ĉirkaŭaĵo de Delft, kaj vidis la urbon, Nico klarigis pri la lokoj kie ni haltis, estis tre agrable krom la aĉa vetero. La prelegoj estis interesaj, pro la nombro de partoprenantoj tre intimaj. La koncerto de Gijom ne estis tiom terura kiel kutime. Estis pli gaja kaj fakte sufiĉe amuza. Mi aŭdis novajn kantojn, ne nur tiujn, kiuj igas min pensi pri memmortigado. 🙂 Eĉ estis kanto por mi, kiun mi sukcese maltrafis. Domaĝe.  Mi tre ŝatis la daŭran ludadon, trinkejumadon/gufujumadon ankaŭ. La programo estis simpla, ne tro, ne maltro.

Sed plej bone estis dum KKPS la prezoj, homoj kaj ĝenerale la funkciigo de la trinkejo. Estis tiom malmulte kosta, ke klare videblis, ke oni ne uzis ĝin por gajni monon. Ofte okazas, ke renkontiĝoj bezonas havi multekostan trinkejon, ĉar ili devas regajni la malaltan kotizon aŭ iun multekostan programeron ie aŭ iel. Ni devis aĉeti ‘lud’monon kontraŭ 5-10-20 eŭroj kaj pagi per tio. Bona metodo. Dum longaj renkontiĝoj, mi ŝatas la kuponojn kaj taso-pasojn. Tiuj moneroj bone funkciis, la prezoj estis en ‘steloj’, plaĉis al mi tre. Se mi bone scias, oni uzos tiujn plastajn-kolorajn monerojn ankaŭ dum JES, eble IJF kaj FESTO.

La fuŝoj de KKPS

Indas skribi ankaŭ pri la malavantaĝoj/fuŝoj de la renkontiĝo. Mia blogo estas ja kritiko, ĉu ne?

Do mi nur simple listos: ne estis informilo. Mi scias, ke nuntempe ĉiuj rigardas ĉion rete, ĉefe ĉe fb estas varbado kaj informado. Tamen, informilo tre multe helpas, kiam ĉio estas en unu dokumento, kiun eblas printi kaj kunpreni, kun malgranda mapo, kelkaj bazaj trajno tempoj, ekzakta adreso, telefonnumero de la organizanto(j) kaze ke io okazas ktp. Ni ricevis leteron pri la aliĝo kaj pri la promenado en Roterdamo antaŭ la renkontiĝo, sed ne pri KKPS mem.

Mankis al mi la signoj de la trajnstacio al la ejo. Mi alvenis kiam jam estis mallume kaj malgraŭ tio, ke la loko estis proksime, nur kelkcent metrojn for, helpintus min se mi vidintus iajn simplajn KKPS signojn kun sagoj. Same sur la pordo de la ejo, kaj estis ebleco iri en du direktojn, do kiun mi elektu? Ĉu dekstren aŭ maldekstren? Nenia signo sur la ena pordo: bonvenon, saluton, KKPS, io ajn. Mi nur rigardis enen, homoj vespermanĝis. Do bone. Mi trovis finfine.

La ejo odoris tre malbone, do mi scias, tio ne estas la kulpo de la organizantoj. Mi ofte provis aerumi la lokon, malfermante la pordon. Min iomete ĝenis, ke la tabloj estis sufiĉe malorde pakitaj, kaj mi ne ĉiam certis ĉu tio helpis aŭ malhelpis la etoson kaj la programojn, aĵoj estis ĉiam ĉie, sed tio ja ankaŭ estas rezulto de unu granda komuna ejo. Tamen mi kelkfoje pensis, ke la tabloj povintus esti aliel.

Kvankam la bicikla ekskurso estis interesa, kaj ni ne tre multe biciklis, tamen mi kelkfoje pensis, ke eble oni ne devintus bicikli aŭ pli malfrue, aŭ prefere ne. Pluvegis, kaj 2 horojn poste tute ne. Mi rigardintus la veteran prognozon, ĉu ni povus iri iom pli malfrue aŭ ne. Ĉar post la pluvo estis vento kaj partoprenantoj vere volis reiri al la ejo. La organizantoj devintus pli klare komuniki, ke (eble) pluvegos kaj havu bonajn kontraŭ pluvvestaĵojn. Do, sed ne estis informletero.

Dum kaj post ĉiu renkontiĝo ni scias kiuj naciecoj plendos pri la manĝaĵo dum la renkontiĝo depende de tio en kiu lando ni estas: italoj plendas pri iu ajn pastaĵo ekster Italio, germanoj plendas pri iu ajn manĝaĵo ne sufiĉe laŭ siaj standardoj, francoj plendas pri sala (nedolĉa) matenmanĝo en Hungario. Ne, fakte la francoj ĉiam plendas pri la manĝaĵo kie ajn. Kaj mi ĉiam pensis, ah, kia stultaĵo, tio ne tiom gravas dum renkontiĝo. Mi eraris. La manĝaĵo dum KKPS estis aĉa. Mi scias, ke la kotizo estis tre malalta, sed tio ne estas klarigo. Klare ne planita kuirado, vere gustis la tuto neniel, malmulte da spico (klare hungara plendo 🙂 ). La matenmanĝoj estis la plej facilaj solvoj, kaj tio funkciis bone, ĉiu specaj tre simplaj aferoj: pano, marmelado, iom da muslio, lakto, aĉa kafo, teo ktp. Sed kiam oni vere volas manĝi ion propran.. do mi iris al la urbo por manĝi ion kaj maltrafis kelkajn programerojn pro tio. Kaj estis kuko sur fb promesita. Mi pensis, ah, do almenaŭ bongusta por fini la malbonan vespermanĝon kaj ĉiu kaze kiom kara, persona afableco de la organizantoj por tiu ĉi renkontiĝo. Ne, la kukojn oni vendis en la trinkejo. Ili ne estis multekostaj, ne tio estas mia problemo. Nur la ideo mem. Ĉu vi komprenas kion mi alcelas? Tamen bona afero estis, ke ĉiam estis helpantoj en la kuirejo.

La nomŝildo. Tio estas kion homoj kutime kolektas post renkontiĝoj. Ni devintus ricevi propran ŝildon. Ne nur paperon kun pinĉilo, tio tuj forfalas. Oni devas havi proprajn ŝildojn, se oni volas, ke partoprenantoj surhavu ilin. Mem la ŝildo estis tre bele dizajnita, ne gravis, ke la nederlanda flago estis malĝusta sinsekvo de la koloroj, al mi tre plaĉis ĝi.

Estas do kelkaj aferoj kiuj ne helpis la etoson, tamen mi pensas, ke unu afero estis sufiĉe granda fuŝo. La manko de la projekciilo de la komenco de la renkontiĝo. Estas tre mallonga renkontiĝo, se vi havas malmulte da programeroj tio signifas, ke ili devas esti bone organizitaj, ĉar se nur unu-du-tri mankas vi finfine ne havos programon. Kial tiu projekciilo tiom gravas? Do ne estis malfermo de la renkontiĝo, iuj bonvenigas vortoj de la organizantoj. Nur la sekvan vesperon. Kiam la renkontiĝo preskaŭ finiĝas. Estis tre ĉarmaj lumbildoj pri antaŭaj renkontiĝoj, ĝuste pro la nomo de la renkontiĝo: someraj klaĉoj. Sed se tio estis por bonveni homojn tiam oni devintus strebi por povi montri ilin la unuan vesperon. Manuela klare ne havas sperton pri publika parolado, do eble Roĉjo aŭ Nico devintus diri kelkajn vortojn, fari iun interkonatiĝon kion ajn…, ĉar oni bezonas tiun senton, ke ‘komenciĝis’ la renkontiĝo, ĉefe se estas tiom mallonga. La koncerto de Gijom preskaŭ ne okazis pro la neagordita piano. La ĉefa vespere programo! Do jes, finfine tio solviĝis, sed nur preskaŭ. Tamen estis sufiĉe bona renkontiĝo, homoj ĝojis ludi kaj babiladi apud biero. Alekĉjo kaj Roĉjo tre bone laboris en la trinkejo.

La renkontiĝo kvazaŭ devintus komenciĝi sabate vespere kiam ĉio komencis funkcii. Tio estas la plej malfacila tasko, ke KKPS devas funkcii de la unua vespero, ĉar estas nur semajnfino, kaj tiu rapide venas kaj malaperas. Eblas tion fari dum unusemajna renkontiĝo, kiam la etoso povas ‘komenciĝi’ iomete pli malfrue la duan, eble la trian tagon. Do la tasko estas pli malfacila por ekzemple KKPS, ĉio devas bone funkcii jam de la komenco.

Aliaĵoj

Estis malmultekostaj t-ĉemizoj. Libroj por interŝanĝi. Varbado por IJF, kun aliĝilo, tio estis vere granda surprizo!! Same, ke estis nenia varbado por JES. Nenio pri IJK, nenia aliĝilo. Fakte ne nur dum KKPS, nek en la reto mi trovis ion. Ĉio estas mia vidpunkto, povas esti, ke neniu konsentas kun mi kaj la granda averaĝo de la renkontiĝo pensas tute aliel pri la semajnfino en Delft. Do por fini mian longegan rakonton: mi tre dankas al la organizantoj la laboron. Mi partoprenis por revidi amikojn, multe babiladi, bonfarti, kaj nur paroli, babiladi, paroli kaj babiladi. Tio plene sukcesis.