Etikedoj

, , , , , , , ,

Mi ne povas haltigi la rapidan moviĝon de io malseka sur la ena parto de mia brako. Ĝi ekiras de mia akselo kaj haltas apud mia kubuto. Mi observas la grandecon de la guto. Mi ne ĉesas ŝviti ekde tagoj estas tiom varme. Estas dimanĉo, 36 gradoj ekstere, la aero ne moviĝas, malfermi la fenestrojn estas vane. Mi legas poemojn sur la ekrano de mia komputilo en la varmega apartamento. Mi notas kiujn mi tre ŝatas, kiujn mi ne aparte sentas fortajn, kaj tiujn kiuj iel balancas je la limo de la du. Ĉu reverkado helpus, aŭ forĵetado estas la solvo? Mi ankoraŭ neniam helpis redakti poemlibron, do mi ne scias kiel la tuto funkcias, simple sekvas miajn instinktojn.

Post kelkaj minutoj mi havas kunsidon kun la poeto, kiu petas mian opinion pri la tria parto de la trilogio kiun li verkis dum la pandemio. La duan li ĵus sendis al la presejo. Mi subite ricevis ĝin en miaj mesaĝoj post mi komentis pri la unua kolekto, kiun mi ricevis kiel donaco kiam ni renkontiĝis la unuan fojon. Kaj nun laŭ tiuj spertoj mi donos opinion pri la tria.

Mi mencias al li, ke fakte mi ne ŝatas poemojn. Aŭ ne aparte ŝatis en la pasinteco, kaj ke mia magistra diplomiĝo komenciĝis per tiu ĉi vidpunkto. Li pensas, ke mi ŝercas. Mi estas tutserioza, kaj pretas ĵuri je mia vero.

Ni alvokas unu la alian per enŝaltitaj kameraoj. Ni aperas unu al la alia en la bildo: li sidas en mallumo en longmanika, blanka ĉemizo. Mi vidas mian ŝvitantan vizaĝon kaj kompare al li mi aspektas nuda en mia bankostumo. Mi rapide pripensas surmeti ion, sed mia vizaĝo komencas ŝviti eĉ pli je nur la penso de aldona tavolo. Iom sentas min strange, sed kion fari, ni diskutos tiel.

Estas amuze rememori, ke ni loĝas duonhoran promenadon for unu de la alia. La vetero same varmas ĉe li. Kvara etaĝo, 11-a distrikto, Budapeŝto, sama horzono, klimato kaj atmosfero.

Ĉu ek? Kiel ni faru tion? Mi havas mian liston, sed miaj notoj iĝis terure konfuzaj. Ni komencu per la unua poemo. Bone. Ni unu post la alia diras kiun ni ŝatas, kiun ne tiom, kritikas, interkonsentas, diskutas, provas atenti pri la reagoj, ne interrompi aŭ konvinki unu la alian, ĉefe diskutas per poemoj, emocioj, kaj literaturo dum horo kaj duono. Estas intima, kurioza, kortuŝa babilado en kiu ni enprofundiĝas en delikataj detaloj de niaj vivoj.

Tiajn spertojn mi ekhavas kvazaŭ subite, ekde kiam mi decidis remalfermi mian koron al verkado, legado kaj homoj, kiuj ankaŭ obstine kredas je la bezono de arto.

Mi nuntempe komunikas per noveloj kaj poemoj. Se iu parolas pri poemo, mi rememoras novelon. Se iu mencias bonan tradukon, mi rememoras subite kiun novelon mi volonte tradukus. Mi ne nur mencias novelon, sed tuj sendas ĝin al la persono, responde ricevas ligilon de la alia al poemo, ni diskutas pri la verkisto, la tempo en kiu vivis kaj kiel tio ĉio ligiĝas al hodiaŭ. Mi ekrememoras linion el alia poemo, serĉas en la reto, laŭtlegas al mi mem aŭ aŭskultas version de iu alia en jutubo kaj observas kion mi sentas.

Tiel povas esti, ke unu invitas min partopreni en konkurso, informas min pri eblecoj, prezentas min al sia amiko, ni ekamikiĝas, mi ricevas senpage poemlibron, oni petas mian opinion, mi legas pli kaj pli, paralele, rekomencante, aldonante al mia abunda listo, babiladas pli interese, pli profunde pri aferoj kiuj estas la vivo.

Intertempe en mia profesia vivo tio ĉio helpas. Jam estas en la plena antaŭprepara fazo de la aŭtunaj verksesioj, pretiĝas la nova paĝo, logotipo, tekstoj, ideoj kaj administrindaĵoj por lanĉi la daŭrigon de io, kio komenciĝis dum la INK-konkurso: la fakto, ke homoj volas verki, kaj bezonas komunumon. Do, se tio interesas vin mi baldaŭ rakontos pli pri la detaloj.