Etikedoj
INK, interkultureco, literaturo, novelo, verkado, verkistoj, verksesioj
Nuntempe mi multe legas. Vere multe. Estas ĉiutaga bezono preni libron inter miaj manoj kaj enprofundiĝi en la historiojn kiujn la paĝoj ofertas. Malgraŭ tio, ke mi partoprenis mian unuan ĉeestan-kampadejan semajnfinon en Esperantujo post kiu scias kiom longa tempo, tiu bezono aperis ankaŭ dum la evento. Ni estis babilantaj dum la posttagmezo, sidante sur la eta tereno antaŭ la enirejo de mia lignodometo por la semajnfino kaj mi ekhavis la senton: mi bezonas iom da silento por legi. Duonhoro sufiĉas. Nur unu ĉapitron. Bone, eble du.
Kiam mi sidis tie venis partoprenanto de la apuda kabano kaj ni komencis babiladi. Pri tio kion mi legas, sed fakte ĉefe pri tio, ke dum la sinprezenta parto de la renkontiĝo mi diris, ke nuntempe mi okupiĝas pri verkado, literaturo, verksesioj, aranĝas babiladojn rilate al interkultureco, kaj evidentiĝis, ke fakte ri ŝatus ankaŭ provi ekverki. Mem studis filologion, sed neniam provis ludi per la vortoj. Kiel emerito la ideo pli kaj pli eniris rian kapon, pensante: simple volas provi. Kiel tio funkcias?
Post kelkaj frazoj ni ĝoje rimarkis, ke niaj plej ŝatataj verkistoj estas fakte la sama persono, ke la homo kies libron mi estis leganta fakte estis en la sama grupo de granda librejĉeno elektita de 10 homoj kun iu alia verkisto, kiu estis en verksesio de nuntempa aŭtoro, kiu fakte estas mia amiko, kies verksesiojn mi rekomendis al ri. Se vi ne povas sekvi la frazon mi volas simple diri: la mondo estas malgranda kaj literaturo, legado, vortoj kunigas nin.
Mi rekomendis mian plej ŝatatan verkiston al kanadano, kaj al irlandano, poste trovis tradukon, kiun mi pretigis en la angla poste en Esperanto pri unu el la noveloj kiuj tuŝis min pleje, laŭtlegis ĝin en kunveno, intertempe rekontaktis mian eksinstruiston de la universitato en Nederlando simple diri, ke mi daŭre pensas pri tiuj babiladoj, taskoj kaj verkado, tradukado kiun inspiris dum ŝiaj lecionoj… Kaj mi povus daŭrigi la rakonto plu, sed ne bezonatas. Bonaj verkoj trovas legantojn ĉie, estas rekomendataj de amikoj, – ankaŭ por tradukoj – kaj nenio haltigas ilian disvastiĝon.
Memesprimi, trovi la ĝustajn vortojn aŭ la tekston de alia kiu esprimas kion ni sentas estas donaco. Ĝi alportas la senton, ke trans kulturoj, kontinentoj ni povas senti la konekton inter ni. Estas maniero apartigi spertojn kaj senti sin komprenitaj unu de la alia. Tial estas plezuro, ke mia laboro rilate al verkado daŭriĝas, kaj mi povas antaŭprepari diversajn programerojn por la aŭtuno, kaj se vi emas, vi povos verki kun mi je komenca aŭ progresanta nivelo, kaj ankaŭ legi kune. Detaloj venos baldaŭ. Ĝis tiam rekomendu al mi vian plej ŝatatajn verkojn, poemojn en la komentoj. Diru al mi kion vi volonte aŭdus deklamite, laŭtlegite? Kio estas verko kiun ĉiu devus koni laŭ vi? Kies ekzisto estas donaco en via vivo?
La mia estas tiu ĉi: