Etikedoj

, , , , , , ,

Do, ĉu la sorĉistino decidis tuj savi iun? Aŭ sin mem? Kial neniu mortis? “Fakte, estas agrable tio, ke ĉiu almenaŭ unu rondon povas ludi, kaj ne estis tuj murdo” – konstatas nia Dio, kaj mi fiksrigardas lin, ĉar mi scias, ke li scias, ke ne la sorĉistino helpis iun ajn. Ke mi, la homlupo ne murdis iun ajn. Tiam li ankoraŭ pensis ke temas pri miskompreno aŭ mallerteco, ne pri serioza decido.

Mi ŝatas la ludon, sed mi ne ŝatas esti homlupo. Oni ĉiam pensas, ke mi estas homlupo, kaj mi ne aparte ŝatas kiam la vilaĝanoj fakte pravas rilate al tio. Mi kompatas ilin kaj min mem. Kutime mi ne babilemas dum la ludo, ofte silenteme observas. Tio estas suspektinde. Se mi diras ion tial, se ne, do tial. Estas ĉiam kelkaj kiuj tuj komencas paroli kaj ne aparte lasas la aliajn diri multon. Komencantoj kompreneble ne kuraĝas tiom vigle argumenti, ili ne trovas la vortojn.

Tamen, esti ĉe Esperanta renkontiĝo, kaj ne ludi eĉ unu rondon de homlupo estas neimagebla en mia mondo. Dum la Brita Kongreso en Conwy Bay mi nepre volis partopreni almenaŭ kelkajn sesiojn, kaj reengaĝiĝi al la mondo de Esperantistoj erve. (Neologismo: en la reala vivo. Mi rekomendas komenci uzi ĝin.) Mi estis preleganto kaj kontribuanto al la programo. Brilis ĉeesti sur la insulo, paroli pri kial Esperanto-literaturo gravas, verki kune kaj malkovri la unuajn ĉapitrojn de ankoraŭ neaperintaj libroj dum la legosalonoj. Ni legis pri la murdo de Roger Ackroyd (tradukis Hanso Becklin, lia prelego pri ĝi ankaŭ estis elstara), kaj pri La kurioza incidento en la nokto de hundo. Se vi volas bonegajn librojn legi en la somero, nepre mendu ilin!

Alico en Mirlando havas Esperantajn desegnojn ankaŭ!

Sekvu la retejon de EAB por ricevi novaĵojn, la altkvalita libroeldonado de la Asocio estas mirinda. Mi havas preskaŭ ĉiujn novajn librojn kaj verdire mi ne scias kiu eldonas tiom belegajn librojn en la senco de aspekto, lingvaĵo kaj dizajno nuntempe. Plej verŝajne neniu krom ili. Tial kolerigas min la fakto, ke en la Belartaj Konkursoj ne rajtas asocioj aŭ homoj konkursi post gajni en unu jaro. Kia absurdaĵo estas tio! Ili devus gajni ĉiu jare ĝis kiam pli bona aperas sur la sceno! Ĉu vi jam tenis la libron Alico en Mirlando en viaj manoj? Se ne, vi ja ne scias pri kio mi parolas…

Ĉirkaŭ 60 homoj por semajnfino estas bona nombro de partoprenantoj. Se vi volas, vi povas iomete paroli kun ĉiu, kaj certe estos 2-3 kun kiuj vi profunde babilados. Nuntempe ankaŭ ofte okazas, ke iun vi jam sekvis-renkontis rete antaŭ jaroj, kaj venas la tempo finfine vidi unu la alian persone. Tiel estis por mi, kaj la sperto estis elstara!

Pri la kvalito de la organizado mi ne dubis. Tim Owen atenteme antaŭpreparis kaj informis pri la evento en bela retejo. Elkorajn gratulojn kaj bone merititan ripozadon post la semajnfino al li! Mi bonŝancis pri la homoj kun kiuj mi dividis hotelon, estis agrabla grupeto por matenmanĝi kune antaŭ la kongreso kaj bierumi vespere post oni forĵetis nin de la ejo.

Apud la bieroj kompreneble ni devis diskuti pri homlupo antaŭ ekdormi. Se iu partoprenis la ĝin do komprenis pri kio ni parolis kaj nepre aldonis sian vidpunkton, ĉefe se temis pri la Dio de la ludo… Se ne, do cedis ekkoni plurajn flankojn de la rakonto pri kio okazis por povi sociumi kun ni. Kaj tiu obsediĝo pri la ludo neniam ĉesas dum Esperanto-renkontiĝoj. Oni devas malfermi la Pandora-skatolon de homlupo nur unu fojon dum la renkontiĝo kaj hoppp!… la spirito de la ludo neniam forlasas la renkontiĝon ekde tiam.

Mi klarigas (kiel ĉiam…) Dankon al Andrzej S. por la foto!

Mi ĉiam ridas kiom da miskomprenoj okazas dum ludado. Sed ne tiel ni ludis ĝin dum la IJK!!! Jam dum la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj la etaj denaskuloj inventas diversajn regulojn. Aldonas kaj forprenas kartojn kaj okazos bonhumora kaoso pro la devigaj kvereloj kaj akuzado. Tio estas neevitebla. Ni ridas, ni miskomprenas, mi ĉiam redemandas pri kion mi devas fari. Mi aŭskultas la regulojn kvazaŭ mi neniam aŭdintus ilin antaŭe. Mia cerbo senkonscie forigas ĉion, kion ĝi scias pri la ludo antaŭ ĉiu renkontiĝo, konservante nur la bazaĵon: la homlupoj murdas kaj la vilaĝanoj preferus vivi. Kaj venos iu nova Dio, kaj ri reinventos la regulojn.

Ĉi foje post la mateno alvenis kaj iu mortis la Dio ne diris ĉu estis vilaĝano aŭ homlupo, sorĉistino aŭ kio ajn kiu mortis. Ĉu vi jam aŭdis pri tia regulo?! Tio estis la unua fojo, ke mi ludis tiel, kaj mi serioze ne komprenis kiel tio povas esti… Ni volas scii kiu mortis dum la nokto! Sed ne, ĉi foje ni ne rajtis scii. La Dio kompreneble klarigis al mi apud pluraj cidroj vespere, ke vere tiel oni ludas laŭ la reguloj… Oni devas lasi la karton sur la tablo kaj fine de la ludo ni ekscios kio okazis. Mi daŭre ne komprenas kiel tio sencas, do ajna spertulo bonvole klarigu al mi en la komentoj. La surprizoj dum la ludo ĉiam abundas, kaj kompreneble ĝi daŭre donas kaj donos temon (por sekvaj renkontiĝoj) pridiskutindan dum ni malrapide ebriiĝetas.

Kaj se vi volas scii kiel finiĝis la ludo… do mi nek gajnis, nek malgajnis. La vespera programo komenciĝis dume. Omaĝe al Bill Chapman venis kanti koruso en la kimra kaj ĝuste la du homlupoj volis aŭskulti la kantojn. (Jes, mi scias…) Do fine mi estis tiom malbona homlupo, ke mi eĉ prefere forlasis la vilaĝon kaj ne ludis plu.