Etikedoj

, , ,

Dum pluraj jaroj en novembro kiam mi ankoraŭ estis lernanto, – kaj kiam la granda grizeco enfaldas Budapeŝton – mi ĉiam revis pri decembro. Ne nur revis, sed antaŭĝojis la jarfinon sciante ke la vera festo komenciĝos post kristnasko, kiam ni troviĝos en trajno al Germanio por bonvenigi la novan jaron inter amikoj. Okazis, ke ni jam dum IJF en Italio antaŭpagis por la evento, do jam paske mi antaŭĝuis la senton de festo. Kaj tre bone amuziĝis hejmenvenante al Hungario, kiam mi demandis miajn amikojn meze de aprilo: ĉu vi jam scias kie vi festos la silvestron? Ili rigardis min kvazaŭ mi estus freneza… Tio estas 8 monatojn for! Kompreneble ne!

Do ĉi jare kiam mia amikino demandis min pasintsemajne kie mi festos la novjaron, mi pensis: ĉu vi estas freneza?! Ĝi estas ankoraŭ plurajn semajnojn for! Mi laboras, okupiĝas pri miaj taskoj. Kiu pensas pri la jarfino tiom frue? Certe ne mi! Kaj prononcante tiujn vortojn mi rememoris, la ĉi supran rakonton.

Estas denove novembro, grizeco, kaj hodiaŭ estas la 11-a tago de MoVeMo. La suno subite ekbrilas meze de la tago. Ĝi alportas varman senton en mian ĉambron. Mia pulovero ankaŭ flavas, kaj mi lasas ke la sunbrilo agrable varmigu mian vizaĝon dum mi verkas. MoVeMo estas la plej mojosa defio kiun Esperantujo iam ajn vidis. Ĝi estas 30-taga kaj malfacila. Ĉar ne iu eksterulo donas la defion al vi, sed ni elektas la defion por ni mem.

Fari ion ajn dum tridek tagoj, kiu ne estas kutimo en via vivo igos vin labori arde kontraŭ la deziro de via cerbo. Ĝi vere provos vin konvinki ĉiu tage, ke iom verki, legi aŭ kreeme uzi Esperanton tute ne mankas al vi, ke se vi ne faros vian tagan pecon de la plano tiam fakte nenio okazos. Kaj via cerbo kompreneble pravas. Ĝi ne volas labori pli ol bezonate kaj volas ke vi simple ripozu. Kial strebi, kial puŝi vin ekverki, se vi povus trankvile legi dum dekkvin minutojn tviteron dum ĝi ankoraŭ ekzistas? Kaj tamen. Se vi strikte flankenpuŝas la kontraŭstaron de via afable protektema cerbo tiam etaj mirakloj, momentoj da magio okazas.

Pasintjare je tiu momento mi havis KOVIM, mi eĉ memoras, ke efektive tiun ĉi tagon: la 11an de novembro precize mi pleje komencis malsani. Mi havis la delta varianton kaj la fizikaj simptomoj estis vere fortaj, kiel multaj el vi, mi pensis: mi neniam ĝis nun estis tiom malsana en mia vivo. Neniam havis tiom fortan kapdoloron kaj mi kreskis kun migrenoj… Neniam mi tiom lacis, neniam antaŭe perdis mian kapablon flari kaj gusti manĝaĵojn. Kaj jes, mi ŝategas manĝi. La unusola konsolo estis, ke mi ne sentis la cigaredan fumodoron de la kuirejo. Sed ni scias, ke en la vera vivo estas danĝere fakte ne kapabli flari. Bone, mi forpromenas de mia originala temo.

En 2021 okazis la unua Monda Verk-Monato. La ideo venis por vigligi la verkkomunumon de Esperantujo. Kiel provprojekto. La usona versio de ĝi celas homojn inspiri/puŝi/instigi por verki la malnetojn de siaj unuaj romanoj. NaNoWriMo precize havas la celon de 50mil vortoj en tridek tagoj. Kaj jes, estus interese verki en Esperanto tiom multe, sed se mi volis, ke homoj fakte konsideru partopreni la defion, tiam la celo devis iĝi iom pli malalta. Mi donis al mi la taskon verki 700 vortojn tage. Kaj mi bone plenumis tion ĝis mi ne malsaniĝis.

Al aliaj mi sugestis defii sin per io malgranda, ĉar se vi neniam verkis ĝis nun tiam verki nur tri frazojn ĉiu tage estas multo. Se vi kutime ne legas, do igi vin legi paĝon aŭ du matene post vekiĝo estas granda tasko. Kaj mi diras tion kun la plej profunda kompato, ĉar mi scias kiom malfacile estas ŝanĝi viajn kutimojn. Komenci ion novan, kaj sidi kun la malkomforta sento, ke kion vi faras fakte aĉas estas la difino de malfacila.

Ĉar kion vi unue verkos, ne estos bona. Kion vi unue tradukos, ne sonos aparte nature, la vortoj ne fluos, la frazoj aspektos tro strangaj kaj artefaritaj. Kaj tiam la celo iĝas persisti. Precipe dum la malfacilaj tagoj, kiam vi fizike sentas tiel, ke viaj verkmuskoloj ne kapablas levi alian vorton, via mano ne plu volas malfermi la vortaron kaj vi komencas pripensi ĉiujn viajn malbonajn vivdecidojn ĝis nun. Nur se vi ne promesintus al vi mem partopreni tiun stultan defion, kiu rememorigas al vi kiom kaj kiel vi ĝenerale kapablas nenion en la vivo.

Bone. Ne nepre estas tiel, sed dum la malfacilaj tagoj oni suferas. Ekzemple mi suferas jene. Mi kapablas tajpi vortojn, sed miaj frazoj ne sonas kiel mi. Ili ja estas akcepteblaj frazoj, eble eĉ duoninteresaj pensoj, sed mi ne sentas kiel mi mem, mi ne kaptas la bonan fluon kiu kutime gvidas min. Ĝis ne venas tago 9 kaj poste tago 10. Kiam subite mi sentas tiel, ke ion mi retrovis. Finfine venas iu frazo, fragmento de memoro kiu memorigas min pri tio kial mi verkas.

Hodiaŭ estas tago 11, kaj kiel bela rezulto de la dektaga suferado mi sidiĝis tajpi kiel mi kutime ŝatas tajpi. Mi havas ideon, mi sidas sur mian pugon, la blanka paĝo inspiras min plenigi ĝin anstataŭ timigi min, ĉar mi jam scias kiel mi komencos kaj ankaŭ tion kien mi volas alveni.

Kaj precize tion donas tiu ĉi defio de MoVeMo: se vi persistas, tiam io magia okazas. Vi malkovras ion pri vi mem. Se vi volas, vi povas tion montri al la aliaj, se ne, nur simple rakonti pri ĝi. Se vi persitas, vi pli boniĝas je kion ajn vi decidis fari. Ne estas alia vojo. La laboro alportas rezultojn, la fruktoj aperas kaj komencas maturiĝi.

La unuajn naŭ tagojn mi verkis artikolon por SĈNK, kiun mi celis verki de monatoj. Estas praktike jam la fino de aŭtuno ĉi tie, kaj mi neniam sidiĝis kaj vere priskribis miajn spertojn de la UK en Montrealo. Pri mia unua plenkreska UK, mia unua vojaĝo al Nord-Ameriko sola. Pri miaj esperoj, revoj kaj fine la okazaĵoj de la kongreso post la truo kiun la viruso kaŭzis en Esperanto-eventoj.

Vi scias, ke mi ŝatas verki pri tiaj aferoj. Mi ŝatas organizi, interesas min la evoluo de eventoj, mi volas vidi kio okazas nun, ĉu okazas ŝanĝoj, ĉu tradiciemo restas, kaj ĉio kion dusemajna vojaĝo povas doni. Novaj homoj, suprizoj, interesaĵoj, nostalgio. Do per tiu temo por verki artikolon mi komencis la defion. Kaj kion mi verkis kaj kiel mi verkis estis en ordo, sed tro longa, kelkfoje tro akra, kaj ĝenerale ne agrable legebla. Mi aperigos version de ĝi, sed certe ne tiun, kiun mi verkis ĝis nun. Povas esti, ke post la unua provo indus simple rekomenci, sciante, ke mi jam unufoje eligis la pensojn, kaj nur la esenco restus.

Sed por verki kiel mi verkas nun bezonatis la unuaj dek tagoj de suferado. Kaj la netrovado de miaj vortoj. Ili estis tie, ie en la frazoj. Momentoj da espero kaj esprimoj kiuj rememorigis min pri tio, ke iam mi verkis multe pli por mia blogo. La rezulto ne indas vian tempon. Sed la mian jes. Ĉar mi finfine komencis revidi min mem en miaj vortoj.

Joan Didion, kiun mi regule citas al tiuj kun kiuj mi ofte babiladas pri verkado diris, ke ŝi verkas pro tio ĉar ŝi volas vidi kion ŝi pensas. Kaj mi neniel malsimilas. Mi komencis mian blogon ĉar mi volis esplori kion mi pensas, kaj mi volas vidi ĉu aliaj rekonas tiujn pensojn aŭ vidas ion en ili. Tiu dua parto de la frazo jam apartenas al la ĉi jara Nobel-premiito Annie Ernaux. Same konata instigilo por mi. Ne, ke mi verkas kiel Nobel-premiito, sed ke verkado donas ion al mi, kion se mi ekzercas tiam ĝi klare pli bonigas mian vivon ĉar mi pli bone komprenas kio okazas ĉirkaŭ mi. Kaj interesas min ĉu la aliaj komprenas kion mi celas esprimi, ĉu ili sentas same?

Ekzemplo de bildo kiun mi kreis por la novaĵletero de Bobelarto

La Esperanto-movado estas granda parto de la “ĉirkaŭ mi”, estante denaskulo, kreskante en ĝi, kaj en la pasinta jaro kaj duono laborante en kaj por ĝi. Tio estas kio grandparte konstruas mian vivon nun. Do jen, mi verku pri ĝi. Kaj mi povus senkulpigi min, ke fakte mi verkas sufiĉe, ke ĝi estas granda parto de mia laboro. Sed ne tiel kiel en tiu ĉi peco. Kaj tio mankis al mi. La defio kaj la deviga trapasado de la malfacilaj tempoj alportas la ĝojon de la remalkovrado de mia verkemo.

Ĉar dum mi gvidas, organizas la defion kaj varbas por ĝi, kuraĝigas la partoprenantojn kaj mem faras la taskojn, mi ankaŭ estas ekde septembro en hungara verkkurso. Kaj ĉi marde kiam mi sidis antaŭ mia komputilo kaj aŭskultis la plej novan lecionon dum notis la taskon mi sentis la unuan fojon post pli-malpli tridek lecionoj, ke ne, verki en la hungara ne estas por mi. Mia alia gepatra lingvo klare ne donas la saman ĝojon kaj emon esplori rakontojn kaj pensojn kiel fari tion en Esperanto jes. Kaj tio estas en ordo. Mi provis, kaj tio pli riĉigis mian verksperton ĝenerale, sed mi ne devas verki en ĉiuj lingvoj kiujn mi parolas. Tiu konstato refortigis mian mision kuraĝigi tiun pli ol manplenon da homoj, al kiuj ja gravas verki en Esperanto, same kiel tio gravas por mi.

Mi ĝojas, ke estas homoj, kiuj volonte pasigas tempon farante ion rilate al literaturo en Esperanto. Kiuj pensas, ke arto gravas. Mia angulo klare konsistas el organizi eventojn, krei novajn konceptojn por engaĝiĝo, kaj mem verki. Por aliaj tradukado donas tiun ĝojon kaj defion, kaj fine tiun sento de kapablo kaj kompleteco kion finverki artikolon donas al mi. Estas kiuj volonte kreas aliel, ekzemple ludon, kantotekstojn aŭ proverbojn. La celo estas fari kune, ĉar tio estas kion ni elektis kiam ni aliĝis al tiu ĉi defio. Kaj kiel rezulto la tuta movado riĉiĝas, ke aperas novaj verkoj, kiuj abundigas la mondon en kiu ni vivas.

Se vi emas aliĝi al MoVeMo tiam restas 20 tagoj. Mi garantias ke la magio okazos ankaŭ por vi.