Etikedoj

, , , , , ,

Novembron ĝenerale mi ne ŝatas. Ĝi estas la plej griza monato de la jaro, la tagoj daŭre mallongiĝas kaj kutime mi malsaniĝas je iu momento dum ĝi. Do bezonatas serioza strebo por fari ion ĉiu tage por ĝojigi mian animon, ĉar vintro alvenas post okulblinko. Neniel interesas min neĝo, vintraj sportoj, esti ekstere en la malvarmo. Eĉ kristnasko ne aparte entuziasmigas min, la daŭra premo aĉeti donacojn kaj tro da kukoj, drinki tro… do tial mi ĝojis, kiam mi ricevis la ĉi jaran rememorigilon de JarKompaso por kontroli la Esperanto-tradukon de la libreto kaj helpi pri la etaj ŝanĝoj kiuj aperis ekde la pasinta jaro. Mi originale tradukis tiun ĉi projekton de 2015, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aferoj kiun mi plenumas fine de la jaro.

Ĉar la unusola festo, kiun mi vere ĝoje kapablas festi estas la nova jaro. Ĝi sencas al mi. Ni venas al fino de ciklo, kaj iusence komencas novan. Kreskante – kiel infano – la aliaj festoj neniel sencis al mi: naciaj festoj? Deviga malĝojo, pensado pri murdado, kantado de ĉio solemna, apenaŭa ĝojo aŭ gloro por kune festi la nacion. Aspektas tiel, ke ni emas festi nur la terurajn okazaĵojn de hungara historio. Eĉ ekzistas diraĵo: “plorante festas la hungaro”. Triste. Mi ne estas religia, do pasko aŭ pentekosto signifis ne pli ol ĉokolado-kunikletojn kaj plian tagon for de la lernejo – kvankam por tio, mi ajnan kialon akceptas.

Mi ne plu estas en tradicia lernejo, nek festotagoj ĝenerale influas miajn labortagojn aŭ feriojn. Sed silvestro ĉiam estas festo por mi. Kaj ne pro tio, ke estas la naskiĝtago de mia patrino. Ĝenerale estas la unusola festo, kiam ĉiu bonhumoras kaj havas esperon por la nova jaro. Kaj esperi je io pli bona gravas.

Ekde kiam mi konscie uzas la tempon rerigardi al la jaro, kaj kuraĝe revi pri la sekva, mi eĉ pli ĝuas la tagojn gvidantajn al ĝi. Kvankam okazas, ke mi fine plenigas la kajeron nur en januaro. Ĝis tiam mi pensas pri la demandoj, cerbumadas, kaj rerigardas la monatojn en mia kalendaro kaj tagĵurnalo antaŭ mi komencas ion ajn ekverki.

Foje mi vidis en blogo de amiko rerigardon al la jaro rilate al Esperanto, kaj mi ĉiam volis tion fari, ĉar mi sentas tiel, ke mi ne bone notas la aferojn kiujn mi kontribuas al Esperantujo. Mi eĉ ne havas liston de ĉiu renkontiĝo kiun mi helpis organizi aŭ fakte ĉefis, aŭ ne aparte bone kapablas rakonti pri mia profesia laboro nuntempe. Do mi pensas, ke se mi mallonge resumas laŭ la monatoj kiel pasis tiu ĉi jaro tiam mi almenaŭ paŝon proksimiĝas al kion mi deziras esprimi de longa tempo.

Mi komencas pasintnovembre la rakonton, ĉar la jaro ankoraŭ ne finiĝis, kaj mi volas verki pri plena ciklo. Ĝuste pro tio, ĉar en novembro 2021 okazis la unua MoVeMo, la Monda Verk-Monato, kies tria eldono finiĝas hodiaŭ. Mi ankaŭ havis KOVIM, kio ne estis tiom amuze, sed ĉar estis komence-meze de la monato, ĝi duonigis mian defion en du: mi komence verkis pri rakonto, kiun mi volis esplori, fine mi uzis verkohelpilon por fini la defion. Mi elektis fari 700 vortojn tage, kaj komence tute bone sukcesis pri tio, sed fine, ne. Sume mi verkis 20iom mil vortojn tamen, kio ne estis malbone.

Partoprenis ĉirkaŭ 15 homoj, kaj estis vere nekredebla sperto labori kune dum monato. Tiom belaj projektoj naskiĝis, kaj pluraj revenis por kunfari la duan kaj trian fojon ankaŭ! La tuto estis eksperimento por vidi ĉu interesiĝas homoj pri tia defio, kaj ĉu eblas trovi la defion por si en ĝi. Mi povas diri, ke jam la unua eldono superis niajn atendojn. Kaj tiel, apud la verksesioj kaj legosalonoj, nova programo de Bobelarto naskiĝis!

Al la Bobelarto-legosalono ni invitis Paŭlo Sergio Viana kaj li multe rakontis pri lia verkinspiro: per observado de ĉiutagaj homoj kaj situacioj ideo naskiĝas. Ĉar estis novembro ni en la verksesioj trovis pli ol kvardek diversajn manierojn murdi iun en rakonto (pensu pri la tago de mortintoj!).

En decembro 2021 ni verkis pri tri simplaj demandoj, kies respondoj en ĉiu momento de la jaro ŝanĝiĝas. Do, se vi emas, vi povas re– kaj redemandi vin. La sumo donas bonan ideon pri tio, kie vi estas, kion vi faras kaj esperas de la vivo. Mi gvidis tiun sesion de Parizo, kie mi vizitis mian plej maljunan amikinon. Dum la legosalono ni legis la naŭ poemojn de Zamĉjo, kaj invitis Margaret Zaleski-Zamenhof por reprezenti la familion. Aparte amuzis min tio, ke dum la laŭtlego evidentiĝis, ke neniu ĉeestanto ankoraŭ legis ilin entute, unu post la alia. Mi redaktis belan PDF-on por la evento. Kaj tiam komenciĝis, en tiu monato, ke ni decidis krei PDF-ojn por ĉiu legosalono kaj sendi ilin antaŭe al la abonantoj la novaĵletero de Bobelarto. Kelkaj legas la tekstojn, kelkaj ĝojas esti surprizitaj dum legado. Sed ekde tiam oni havis la elekton.

Dum la verksesio por progresantoj ni verkis pri utopioj: kio okazus, se vere alvenus la fina venko? La rezultoj estis tiom amuzaj, ke mi daŭre ridas kaj miras pri la inventemo de nuntempaj verkantoj! Tiu ĉi estis la unua jarfino en la modo de Bobelarto, do ni havis momenton por paŭzi kaj pripensi kiel okazis tiuj unuaj monatoj, kaj kiel indas daŭrigi la projekton. Ni donis al ni jaron por vidi kion ni povas atingi.

La jaro komenciĝis tre rapide, tamen ni decidis ne havi la unuan verksesion la unuan sabaton de la monato, ĉar ĝi tuj estis la 1-a de januaro! Do iom prokrastite komenciĝis verkado pri la momento kiam la horloĝo montris noktomezon. Mi ŝatis kion mi verkis, do fine mi sendis ĝin al la Belartaj Konkursoj. Ĝi gajnis nenion, sed tio ne gravas. Mi ĝuis la verkadon. La legosalono Sten Johansson alportis multe da interesiĝantoj. Mi ĝojis finfine legi ion de li post aŭdi tiom da laŭdoj de aliaj homoj pri lia verkado. Legu “Sputnik”, kaj poste imagu, ke Sten mem falis en lagon dum vintro! La rakontis tiun sekreton dum la sesio!

Mi komencis partopreni hungaran verkkurson mezjanuare kun la plano, ke lerni ion en mia nacia lingvo donos inspiron ankaŭ por la verksesioj de Bobelarto. La renkontiĝoj okazis rete, kaj estis tre granda defio verki en alia denaska lingvo beletre. Sed mi almenaŭ provis.

En februaro mi unue rakontos la finon de la monato: okazis la unua ĉeesta verksesio de Bobelarto. Ni testis interesan koncepton kun Brandono: ni ambaŭ komencis verki rakontojn kaj poste transdonis la propran al la alia, kaj daŭrigis la komencitan pecon. Fine ni denove reŝanĝis la tekstojn kaj finverkis, redaktis, forigis, aldonis laŭplaĉe al la tuto. Dum la longa semajnfino ni laŭtlegis unu al la alia, promenis en la urbo, vizitis muzeon kaj permesis al ni esti inspirita de la urbo. Pro la milito komencanta en tiu ĉi monato ni tute aliel aliris la verkadon ol originale planite, kvankam estis plano iusence “ne plani”, kaj vidi kio okazos, kion ni pova spontanee krei. La temo de milito kaj la kontrasto de paca urbo montriĝis en niaj verkoj. Kion ni planis, ni atingis. Kaj estis mirinda sperto. Do, reorganizi ĉeestan renkontiĝon nur por verki kaj distriĝi estas celo organizi espereble jam en 2023.

En la legosalono ni havis kiel gasto Zdravka Metz, kaj ni tiom bone babiladis en ambaŭ grupoj laŭ ŝiaj tekstoj. Parte pri naturo, parte pri esti Esperantisto kaj la mil rakontoj ligitaj al ĝi! Vere korvarmigaj momentoj estis tiuj. Mi eĉ pli ĝojis pri la espero, ke finfine mi povos renkonti ŝin dum la UK en Montrealo. Sed tiam estis tio nur plano, kaj nenio estis certa. Dum la verksesio por progresantoj ni okupiĝis pri valentena tago: kial ŝatata aŭ malŝatata tago, kaj la rezultoj de la verkado iĝis tre profundaj. Ni lernis pri kutimoj en Rumanio el la infanaĝo de Luiza Carol kaj aŭdis korrompajn rakontojn inspirita el la vivo de pluraj partoprenantoj.

En marto ni estis antaŭpreparantaj rehavi la defion de MoVeMo en aprilo. Intertempe ni verkis pri amikeco, kaj invitis al la legosalono la unuan paron de verkistoj: Anna Lobo kaj Lode Van De Velde, Anna ilustris kaj Lode verkis “La eta leono lernas novajn blekojn” libreton. Estis tre bela babilado rilate al la internacia, transoceana kunlaboro, ekscii kiel ili ekkonis unu la alian kaj kiel tio formiĝis al kreado de libro.

Dum la progresanta sesio ni prezentis la lisbonajn verkojn de Brandono kaj mi, ni rakontis detale pri la tagoj kaj la proceso, fine ni ankaŭ ni kuraĝigis unu la alian partopreni la Belartajn Konkursojn. Ni redaktis, kaj provlegis la tekstojn ĝis la lastaj momentoj. Bone, mi redaktis ĝis la antaŭlastaj minutoj de la limdato, en la lastaj minutoj de la 31a de marto. Mi tiom volis, ke multaj el ni konkursu, ke fine mi forgesis pri miaj verkoj, kaj lasis ĉion vere haste finfari. Mi jam lernis tiun regulon dum la universitato, sed vere estas tiel: unuan fojon oni verkas la malneton, poste oni redaktas la tuton, kaj ĝi daŭre estas kaosa, la tria malneto jam komencas esti sufiĉe bona, kaj la kvara estas la versio kiun indas sendi! Mi dirus, ke mi atingis la nivelon inter 3 kaj 4, mi certe ne sendis aparte perfekte finverkitajn novelojn. Mi plej multe pri la monologo laboris, do tion mi pleje ŝatis. Fine mi konkursis sendante 2 novelojn kaj 1 monologon. Kaj mi devis tion kontroli, ĉar verdire mi malfacile memoris kion mi ofertis por ĝi. Sed fakte temis pri la tekstoj laŭ la verksesioj de januaro kaj februaro, kaj la ideo por la monologo venis de la hungara verkkurso. Estis riĉa monato de verkado!

Aprilo estis plenplenplena je aktivaĵoj, ĉar revenis la Monda Verk-Monato per la dua eldono, kaj mi partoprenis mian unuan plurtagan ĉeestan Esperanto-renkontiĝon eksterlande dum la KOVIM-pandemio iom mildiĝis…