Etikedoj

, , , , , , , , , , , ,

Mi partoprenos mian unuan renkontiĝon ĉi semajnfine 🙂 post mi eĉ ne scias kiom longa tempo. Mi pensas, ke lastfoje estis en 2010 – FESTO en Donneville, ke mi sukcesis ĉeesti renkontiĝon de la komenco ĝis la fino (mi ne kalkulas unu tagan kunvenon, aŭ viziton de E-istoj). Kompreneble mi tre antaŭĝojas. Mi intervjuis Manuelan kaj Roĉjon, du organizantojn de la KKPS por iomete ekscii pli pri la organizado, la originalaj ideoj kaj la celo de tiu ĉi semajnfina renkontiĝo en Delft, Nederlando. Denove ni vidas ekzemplon, ke homoj el diversaj landoj kunlaboras por organizi renkontiĝon: Roĉjo estas nederlandano, kiu studas en Danio; Manuela el Italio kun sperto pri Nederlando, ĉar ŝi volontulis por TEJO antaŭ 2 jaroj. Ŝia dediĉo al la movado alportis laŭ mi interesan laboron por ŝi! Kiom da homoj vi konas kiuj laboras kaj vivtenas tuttempe laborante nur por Esperanto? Mi vere malmultajn. Manuela estas unu el inter ili.

Kio estis la originala ideo de tiu chi renkontiĝo? De kie venas la nomo?

Manuela: Post Somera Klaĉ-kunveno estis la tradicia evento de Flandra E-Junularo (komence kunlabore kun Nederlanda E-Junularo). Gxi kutime okazis komence de novembro kaj estis okazo por renkontiĝi inter la grandaj someraj kaj novjaraj eventoj. En aprilo mi estis kun Nico en Varsovio, post estrarkunsido de TEJO…kaj ni klaĉis pri tio ke la flandroj ne plu emas organizi PSKKn…tio iom bedaŭrigis nin kaj, iom ŝerce komence, ekestis la ideo organizi ĝin en Nederlando. Poste la ideo tiom plaĉis, ke ni decidis vere realigi ĝin.

Do tio signifas, ke ghi estis en Belgio organizita antaue kaj neniam en Nederlando?

Manuela: oni rakontis al mi ke iam ankaŭ estis organizita en Nederlando, sed ekde multaj jaroj NEJ ne plu partoprenis en la organizado, kaj ĝi lastatempe ĉiam okazis en Flandrio.

Ĉu vi estas la ĉeforganizanto?

Manuela: mi, Nico kaj Roĉjo estas la organizantoj, kun iom da helpo de aliuloj.

Kio estas la celo de la renkontiĝo? Kiom da homoj vi anticipas?

Manuela: komence ni pensis ke tio estos malgranda, neformala aranĝo. Unu el niaj motivoj estis denove havi eventon en Nederlando post multe da tempo, sed ĉefe ni esperis amuziĝi kaj amuzigi la homojn…  sed ni tiom entuziasmiĝis en la organizado ke ĝi havis pli sukceso ol kiom ni antaŭvidis. Nun estas ĉirkaŭ 50 aliĝintoj…sufiĉe granda nombro por aŭtuna semajnfina aranĝo.

El kiom da landoj venos la partoprenantoj?

Manuela: ĉirkaŭ dek.

Chu vi jam iam (ĉef)organizis renkontiĝon?

Manuela: mi kunorganizis IJF-n 2011, kaj helpis en organizado de multaj aliaj. Tio fakte pri kio rilatas Esperantujon, mi ankaŭ havas spertojn ekster ĝi.

Kiajn spertojn?

Manuela: antaŭ mia aktiviĝo en Esperanta-movado mi dum kelkaj jaroj unue volontulis kaj poste laboris kiel edukistino/junular-gvidantino, do tiukadre mi organizis ankaŭ diversajn renkontiĝojn kiel internaciajn interŝanĝojn kaj somerajn feriumadojn por adoleskuloj kaj infanoj.

Kio estas ideala renkontiĝo laŭ vi?

Manuela: Mi plej ĝuas mez-grandajn renkontiĝojn, mi dirus inter 100 kaj 150 homojn…sufiĉe multaj por ne enui, kaj ne tiom multaj por “perdiĝi”… Krome, ideala renkontiĝo por mi estas zorge organizita, sed oni devas ankau esti suficxe fleksemaj kaj lasi spacon al spontaneco. Kaj bona vetero cxiam helpas :).

Preskaŭ ne ekzistas renkontiĝoj kun inter 100-150 homoj. Kiu estis via plej ŝatata renkontiĝo?

Manuela: Mi vere ne povas respondi. Ĉiu renkontiĝo estas malsama kaj havas siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Krome mi ĉiam ege intense partoprenas en la E-aranĝoj, kaj do kutime en ĉiu renkontiĝo por mi estas tre fortaj emocioj… mi vere ne scipovas elekti. Tamen, eble la plej “aparta” estis la ĉijara IJK en Vjetnamio.

Kaj la plej malŝatata?

Manuela: 😀 ankau pri tio malfacilas elekti, dependas ĉu pri organizado, pri personaj kialoj, pri etoso… Mi povas diri ke IJK en Kievo havis tiom da organizaj problemoj, kaj mi estis tie kiel TEJO-volontulo, do ĝi estis sufiĉe terura por mi. Kaj mi ne tiom ŝatas la tro oficialan kaj iom malnovstilan etoson de UK (Universala Kongreso de UEA).

Do, laŭ vi kio bezonatas por allogi homojn por semajnfina renkontiĝo?

Manuela: mi dirus “mojoseco”. Homoj (ĉefe junuloj) estas allogitaj se oni promesas al ili amuziĝon kaj amikecan etoson.

Do, kio estos la “mojoseco” de PSKK/KKPS? Kion vi promesas al la partoprenantoj?

Manuela: Ni promesas junecan kaj neformalan etoson, tamen ni ne subtaksis la gravecon de bona organizado. Ni metis vere multe da entuziasmo en ĝin, kaj mi esperas ke tio estos videbla ankaŭ en la rezultoj. Mi krome promesas, ke mi denove pretigos mian mondfaman tiramisuon :).

Kia estas bona organizado? Krom kompreneble entuziasmo. Tio estas la baza fazo. 🙂

Manuela: Bona organizado estas provi antaŭvidi ĉion kio estas necesa por ke la partoprenantoj bone fartu, kaj ĉiujn eblajn problemojn, kaj klopodi trovi solvon por la problemoj kiujn oni ne antaŭvidis.. Tio kompreneble estas abstrakta respondo, ĉar la temo estas tro ampleksa, kaj krome en la praktiko neniam eblas tion realigi. Kaj la “bonfarto de la partoprenantoj” inkluzivas diversajn aspektojn…esti bone informitaj, afable traktitaj, havi decajn manĝojn, interesan programon, necesejpaperon… ĉio gravas.

Mi tute konsentas. Mia vidpunkto estas la sama. Organizantoj simple devas scii ĉion, kaj antaŭvidi ĉion, kaj kion ne sukcesas tion rapide provi solvi. Kiam vi partoprenis vian unuan E-renkontiĝon?

Manuela: en aprilo 2010, en IJF.

Vi estas en la movado nur ekde iom pli ol 2 jaroj!

Manuela: Jes ja.

Kio estis la pinto de ĝi?

Manuela: Nu, la fakto ke mi nuntempe vivtenas min nur laborante por la E-movado.

Al kiu organizo vi laboras kiel kio?

Manuela: mi laboras partatempe jam ekde pli ol unu jaro kiel oficisto de TEJO, kaj ekde unu monato mi laboras ankau en la sekretariejo de Itala Esperanta Federacio.

Dankon por la intervjuo! Mi espereble ne maltrafos vian tiramisuon! (Bedaŭrinde mi alvenos nur sufiĉe malfrue vespere.)

Roĉjon mi rapide (antaŭ sia foriro al Roterdamo) demandis pri NEJ, pri la Nederlanda Esperanto-Junularo. Mi ne aktivas en ĝi, malgraŭ tio, ke mi vivas en Amsterdamo ekde pli ol jaro. Tamen, eble dum KKPS mi sukcesos aktivi. Roĉjo partoprenis PSKK-on unufoje, kiam ĝi okazis en Zutendaal.

Ĉu NEJ estas aktiva?

Roĉjo: oficiale jes. NEJ havas estraron, kaj gazeton, kaj TEJO-komitatanon. Tamen dum la pasintaj jaroj ne estis multaj aktivaĵoj en Nederlando.

Kion vi promesas al la partoprenantoj de KKPS kaj kion vi esperas de la renkontiĝo?

Roĉjo: klaĉojn, ludojn kaj etoson. La celoj estas havi ĝojan tempon kune inter la somero kaj novjaro, kaj revivigi la nederlandan junularan movadon. Pri la dua mi ne tiom certas pri sukceso, ĉar malmultaj nederlandaj junuloj aliĝis.

Dankon Roĉjo!

Mi esperas bonhumoran etoson. Mi ĝoje vidas en la listo de aliĝintoj, ke estas pluraj homoj, kiujn mi tute ne konas. Mi ŝatas malgrandajn renkontiĝojn, ekzemple la hungaraj junuloj organizas JER, la Junularan Esperanto-Renkontiĝon por semajnfino ĉiam dum la paskaj ferioj antaŭ aŭ post IJF. Familieca etoso, kutime en vilaĝo aŭ malgranda urbo, komuna kuirado, multe da babilado apud la bivakfajro en kampadejo. Mi ankaŭ ŝatas kion KKPS promesas rilate al la programo. Mi tre atendas la cerboŝtormumadon pri FESTO, sekva KKPS kaj la espereble interesan prelegon de Manuela pri klaĉoj.

Sekvan semajnon mi skribos pri kiel sukcesis la semajnfino en Delft.