Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , ,

Mi koleras. Mi pensas, ke ne estas hazardo, ke miaj universitataj studoj tiom bele intermiksiĝas kun la E-movado. Por unu el miaj fakoj mi devis elekti iun temon pri kiu mi pasias. Mi preskaŭ tuj pensis pri volontulado. Nuntempe mi legas artikolojn rilate al ĝi kaj demandas min: kial oni voluntulas? Ĉu estas diferenco inter voluntuloj?

Kompreneble estas. Mi ĉefe volas analizi la diferencon inter tiuj homoj, kiuj volontulas, ĉar ili kredas je la celoj de la organizo kaj tiuj homoj, kiuj simple volas gajni ion pere de ĝi por si mem. Ĉu estas eblo havi ion en la mezo? Kiel funkcias organizo, kiu ne povas funkcii sen nepagata helpo kompare al asocio, kiu havas ankaŭ pagatan helpon?

Tre interesa temo. Ĉu vi sentas ĝian fortan ligon al la E-movado? Do, rilate al tio mi devas diri al vi, ke mi koleras! Mia teamo kaj mi laboras tre multe por la JER kaj IJS, por la sukceso de tiuj eventoj, por la bonfarto, amuziĝo, lernado, distriĝo de la partoprenantoj. Ne estas facile. Ni ĉiuj aŭ laboras, aŭ studas (serioze), aŭ ankoraŭ estas en mezlernejo. Devoj, ekzamenoj, limdatoj abundas krom la organizado.

Tamen, ekzistas homoj, kiuj simple envias nian sukceson. Aŭ ne envias, sed volas malhelpi. Ĉu vi konas la diraĵon: se vi ne helpas, almenaŭ ne malhelpu? Hungaroj kutime estas sufiĉe pesimismaj tiurilate dirante: estas nur ni, nia karaktero, nia kulpo, ni kaŭzas tion al ni mem. Sed mi vidis tion ankaŭ eksterlande ĉe aliaj eventoj, en aliaj organizaj teamoj. Ne, mi ne parolas pri la sana konkurso, kiu klare ekzistas.

Ĉu vi volas scii la sekreton? La respondo simplas: multege da laboro. Bonaj ideoj, teamanoj kiuj respektas kiu, kiam ne havas tempon; oni ne devas petegi iun por akcepti laboron farindan; oni ne ofendiĝas, se iu trovas eraron en sia laboro, sed simple dankas por la plibonigado de la teksto/retpaĝo/sendinda retletero. Eĉ se estas malfacilaĵoj ni vere provas aferojn fari kune, solvi kune. Mi loĝas eksterlande, la aliaj hejme ne ĉiuj en la sama urbo. Ne estas facile agordi tempojn por skajpkunveno. Subitaj tute strangaj eraroj de la retpaĝo aperas, kiujn ni ne komprenas… Mi vere povus listigi eĉ pli. Ne indas. Mi certas, ke vi komprenas.

Do, daŭre restas la demando: kial mi koleras? Ĉu vi ne kolerus, se iu, kiu tre bone konas la defiojn de organizado, ĉar ĉeforganizis, helpis, faris la saman laboron antaŭ ne tiom longe ĉe landa retlisto proponus nuligi IJS-on, ĉar SES estas pli bona? Same nuligi IJL-on*, ĉar kial la hungaroj havu du somerajn renkontiĝojn? Pli profesia laŭ ŝli. Nuligi la novan renkontiĝon de la Hungara Esperanto-Asocio, ĉar ĝi similas al SES? “Kial ni ne sendas la hungarojn al Slovakio? Ĝi estas sufiĉe proksime.” Mi pensas, ke landa movado bezonas siajn landajn eventojn. IJS estas sufiĉe internacia, do ankaŭ eksterlandanojn interesus/as, se ni decidus/as ne okazigi la eventon. Mi havas vere nenion kontraŭ SES, jes, ĝi estas pli malpli proksime, sed ne estas nia evento. IJS estas alia aranĝo, simple tute alia sento, aliajn homojn allogas kun alia celo, kaj ĉefe: estas la nia.

Mi ne ĝojis kiam GEJ kaj PEJ decidis kunigi IS-on kaj AS-on. Mi jam plurfoje skribis pri tio, estas klare, ke mi ne ŝatas la rezulton. Samtempe mi pensas, ke nek la polan, nek la germanan movadon helpis la ŝanĝo. Tio estas mia tute subjektiva sperto.

Reen al ekzemploj, venu numero du: iu hungaro decidas veni nur sabate al la renkontiĝo, nur dumtage, sed simple ne registriĝas. “mi ne volas dormi tie, mi nek volas manĝi” kiel defendo skribas en la respondo de la retmesaĝo, kiun ni sendis al ŝli. Ne respektas la organizantojn per simpla aliĝado. Vi simple aliĝu kaj menciu en la komento, ke vi venos nur por duono de la tago. Kial tiom gravas tio? Ni diru 40 homoj manĝas/dormas en la ejo, kaj 20-25 decidas nur aperi dum la tago… tiu multon ŝanĝas por ni. Kaj jes, ni devas pensi pri tio. Depende de la programo, la aĵoj bezonataj, havi ŝildon ankaŭ por tiu persono ktp. Fakte temas pri homo, kiu ĉiam nur iomete malhelpas, nur iomete forprenas de nia tempo – kaj tio rezultas entute sufiĉe multe da tempoperdado por ni.

Ekzemplo numero tri: same organizanto, kiu jam ĉefis la eventon antaŭe. Kio estas la problemo, se helpo estas ofertita? Principe nenio. Tamen, mi sentis, ke io ne estas en ordo kun tiu persono. Do antaŭ aldoni ŝlin al la organiza listo mi decidis demandi ion tre mallongan, klare ion, kies respondo tuj montrus sian veran vizaĝon. Ĉu vi volas diveni kio okazis? Mi pensas, ke vi scias. Nenio. Nenia letero. Anstataŭ la respondo mi ricevis leteron de iu alia persono, kies rolo estis kvazaŭ mesaĝisto. Kompreneble mia letero montris, ke temis pri simptomo laŭ mi sufiĉe konata en la E-movado: mi estas fama, mi gravas ĉi tie. Mi ne bezonas jam labori por montri kiom grava mi estas. Mi meritas la atenton kaj ankaŭ la rezultojn de la laboro al kiu mi ne kontribuis, nur donis mian nomon… La mesaĝisto transdonis la mesaĝon, kaj mi reagis jene: bele kaj bone, sed prefere mi volas aŭdi de la persono mem. Mi havas tempon atendi. Daŭre nenia respondo, nenia letero. Tute ne surprize. Kial tio gravas? Mi volas havi homojn sur la organiza retlisto kiuj faras la laboron. Mi ne havas tempon servi egoojn.

Konkludo: mi ne estas stulta. Dum la pluraj jaroj en la movado kelkfoje pli, kelkfoje malpli profunde, sed tamen serioze mi pensadis: kial mi faras tion? Kial mi dediĉas tiom da tempo al kelkfoje streĉa, kelkfoje maljusta laboro? Ĉar komence, se vi estas denaskulo vi nur (mal)rapide iĝas parto de la afero, vi ricevas malgrandajn taskojn, kaj poste la akvo pli kaj pli profundiĝas. Kiam la etoso aĉis, kaj kontraŭ la maljustecoj neniu protektis/apogis min malgraŭ mia peto kaj helpo, jes, tiam en januaro 2010 mi ĉesis partopreni. Ne indas, tiel ne. Kaj doloregis mia koro. Mi volis esti parto de la teamo, sed mi sentis, ke tiel ne eblis. La tiamaj teamanoj estis perditaj, kelkaj novaj, kelkaj timemaj, kelkaj simple hipokritaj. Mi ne plu volis esti parto de ĝi. Mi tiam tiom sukcese varbis por IJS 2010 en Pécs, ke la servilo de la retpaĝo simple ne kapablis elteni la troan interesiĝon kaj fuŝiĝis. Kio estas tio, se ne sukceso? Kaj mi sentis humiligita, ke mi devas klarigi, kial mi bezonas helpon kontraŭ sangosuĉanto en la grupo.

Nun mi estas la ĉefo kaj mi ne toleras, se iu atakas nian teamon. Ne de HEJ, ne de JER, sed de la IJS. La sama teamo faras kompreneble ĉion. Ni estas HEJ. Se ni havas sukceson en unu loko la entuziasmo senteblas dum la alia laboro. Same pri malsukceso kaj konfliktoj. Sed la 50 aliĝintoj por la renkontiĝo, kiun ni planis originale en Germanio dum la JES por eble 30 homoj, maksimume 40, rezumas la eksteran entuziasmon pri nia laboro. Eble la retpaĝo fuŝis dum tagoj, eble ĝi aperis malfrue, eble estis problemo pri la lokoj (kiel preksaŭ ĉiam en ĉiu evento io fuŝas), eble estis iomete tro komenci organizi IJS-on por ne plu prokrasti kaj samtempe havi ankaŭ alian renkontiĝon 10 semajnojn post la decido, sed jen. Tio estas laboro, ne babilado pri kiel oni devus fari, ne helpaj komentetoj de ie kaj alie, sugestoj pri simple nuligi 2 eventojn de la hungaraj asocioj, ĉar estas alia, profesie organizita renkontiĝo. Kaj, kio tiam? (Pensas mi.) Tio estas klara insulto!

Mia motivo estas la jena: mi ĝojas, kiam mi laboras por Esperanto! Mi bonfartas, min inspirigas la homoj kun kiuj mi laboras. Mi ŝatas pensi kune, esplori kune, fari kune. Kaj egoo kun miaj voloj de la movado restas ekster la organizado. Simple. Simple?

* Internacia Junulara Lingvotendaro – renkontiĝo de la Hungara Esperanto Asocio, nova evento, nur la 3-an fojon estos organizata ĉi jare komence de julio. Alcelas nur bazlernejanojn kaj gimnazianojn por instrui la lingvon intensive al ili, klare ne havas la saman celitan aĝgrupon, nek intencojn kiel IJS.