Etikedoj

, , , , , , , , ,

Indas skribi pri la renkontiĝo nur kelkajn tagojn post ĝi finiĝis, tamen mi pensas, ke sidante ĉe la universitato en iu sociologia seminario en oktobro mi komencos kompreni, kion ni vere faris, kiel ni vere sukcesis. Ni sukcesis, mi scias tion, jam tiom da dankoj mi ricevis letere, voĉe, skribe, kise, ke momente mi tute ne kapablas kion fari per tiom da amo.

Kiel tio povas esti, ke ĉio funkciis? Ke eĉ kio ne funkciis ankaŭ tio funkciis? Ne estis sufiĉe granda fuŝo dum la semajno por diri, jes, tie, en tiu momento, aŭ tiu programero, aŭ tiu parto de la organizado estis aĉa. Mi pensas iom racie, kiam mi pensas pri tio, ke antaŭ la renkontiĝo kiam mi rigardis miajn listojn, miajn taskojn kaj ĝenerale ĉion antaŭ ekiri al Tiszafüred mi simple konstantis: ni ne fuŝos, ni tro laboris por tiu ĉi semajno. Kaj kiam ni ne fuŝis, mi pensis: kiel ni povintus fuŝi? Ni laboris tiom multe por tiu ĉi semajno. Do, prave kaj klare, sed tamen devas temi pri iom pli.

Kiam mi la unuan fojon estis kapo de teamo tiam mi fuŝis kaj mi havis multe malpli da spertoj. Estis tio antaŭ 6 jaroj… do, mi ne hazarde dubis pri tio, ĉu mi kapablas aŭ ne ion ajn organizi propre. Tiam pro pluraj kialoj mem la aranĝo estis vere bona, sed ene mi sentis terure. Tio, ke mi preskaŭ nenion manĝas dum la semajno ne estas novaĵo. Kiam mi ekstaris 6 foje de apud la sama supo estis pli facile post horo rezigni pri la dua plado (unu el miaj plej ŝatataj: lensaĵo).

Mi pensis, ke mi devos duoble pli labori. Mi simple ne devis. Ĉiam estis iu kiun mi povis peti helpi min, kaj mi ofte povis sidiĝi. (Tio estos eĉ pli bone, se ni havos organizan ĉambron la sekvan jaron.) Mi ne petis aferojn de klare lacaj organizantoj, nur de tiuj kiuj videble havis tempon kaj emon fari ion. Okazis, ke plurfoje oni ne petis aŭ demandis min pri io, sed solvis la aferojn sen mi, tute sendepende. La plej bona estis kiam ni kunsidis dum tagmanĝo kaj ni ridegis. Ni ĉiam ridis kune, daŭris la ŝercoj pri mia delfeno en la akvo, pri la koaloj sur la arbo, dum la nokta banado kaj matena kurado.

Mi ne volis streĉiĝi, nervoziĝi, krii, malbonfarti, forpreni tempon de amuziĝo per negativeco. Kompreneble mi petis aferojn, kiam oni volintus partopreni prelegon, kurson, iri al la lago, sed ĝenerale la etoso en la teamo estis tre bona. Mi nervoziĝis nur unufoje dum la semajno, tiam mi malaperis por horo, ĉar mi ne volis esti negativa antaŭ la teamo. Mi scias, ke ili komencis serĉi min, kaj mi malĝojis, ke mi ne diris al ili antaŭe, ke mi decidis malaperi. Sed se mi diras, ke mi malaperos, tiam kio estas la celo de la malapero? Mi ne koleris kontraŭ ili, sed kontraŭ stulta germano, kiu preskaŭ fuŝis la vesperon, kiun mi pleje atendis.

Estis prelego pri kiel organizi Esperanto-eventon, kaj mi laboris kaj aŭskultis samtempe. Estis orelfrape, kiam la preleganto diris, ke do, la organizantoj streĉiĝas la tutan semajnon, kaj estas ĉiam problemoj ktp. Kaj mia unua penso ankaŭ tiam estis: sed mi simple ne streĉiĝas, mi nur laboras, pripensas aferojn, disdonas taskojn, printas, provas havi bonan etoson en la teamo, sed mi simple ne streĉiĝas, kaj strebas (sukcese) ne streĉiĝi. Eĉ ne tiam, kiam mi staris sursceneje. Kaj mi malŝategas stari sursceneje. Mi faras, ĉar mi devas. Do, mi decidis malrapide, por mallonga tempo, sed tamen inviti miajn kunorganizantojn, por ke ili ankaŭ povu iomete ekzerci. Zsófi faris la interkonan vesperon, mi kun Laci la kvizvesperon, Esperantio havas talenton kun Saci, kaj fine de la semajno jam ne mi prezentis la gravajn anoncojn. Kaj tion mi ŝategis.

Plej grave estis, ke kiam ni parolis pri la daŭrigo, krom unu dubanto pro laboro ĉiuj diris, ke jes, ni daŭrigu kune. Kun tia teamo tiel estas facile!

Mi tre dankas al la kerna teamo de: Saci, Zsófi, Teó, Zsozsi, Anett, Bálint, Laci kaj Imre.

Advertisements