Etikedoj

, , , , , , , ,

 

Relegante la antaŭan parton pri la JES kaj antaŭ la daŭrigo eble mi paŭzu kaj aldonu tiun parton de la organizado kial JES bonis por la HEJ.

  • Io alia: organizi vintran eventon, silvestran eĉ! en Hungario estas defio.

Nenio alia venas al mia kapo. Sufiĉe bedaŭrinda afero estas tio. La tempo estas vere maloportuna de la JES, ĉiu studento scias tion. Ekzamenoj estas aŭ tuj antaŭ aŭ tuj post la nova jaro. La hungaroj nuntempe ekzameniĝas kaj finas sian unuan semestron de la universitata jaro. Mi skribis mian lastan 12-paĝan hejmtaskon la 23-an de decembro, nokte finis ĝin. Poste kristnasko, rapida ripozo (?) kaj daŭrigo de la organizado, antaŭpreparado la 26-an kaj rapide foriris al tempo.

Eble estas pli bone nur por havi la plenan bildon, se mi ankoraŭ iomete revenas al la analizado de mia personeco, por povi klarigi pliajn aferojn pri mia sinteno. Mi ne vere volonte faras tiun detalan priskribadon, sed unu foje eblas tion elteni por la sankta celo. Ke vi komprenu kiel mi pensas. Venu la pozitivaj kaj poste la negativaj partoj de la INFJ-oj (estas mia personectipo).

  • Kreiva: uzas kreivon por solvi defion, ĉefe personajn, bonajn konsilojn donas.
  • Klarvida: vidas malhonestecon kaj manipuladon de homoj. INFJ-oj vidas kiel homoj kaj eventoj estas konektitaj kaj uzas tion por vidi la kernon de problemoj kaj defioj.
  • Inspira kaj konvinkema: povas inspire paroli al homoj kiuj havas la enan idealismon kiel ili. Povas bone publike paroli, gvidi diskutojn fiere parolante pri siaj temoj.
  • Decidema: La supraj kune montras, ke INFJ-oj havas tiun forton kaj volon kiuj bezonatas gvidi projekton de komenco ĝis la fino kun siaj kompleksaj detaloj. Ne nur kiel la aferoj devus teorie esti, sed fakte faras la taskojn, vidas kiel solvi ilin.
  • Determina kaj pasia: Se INFJ-oj pensas, ke io estas grava, tiam ili iras por la celo kun la plej granda energio kiel eble. Tiu kutime surprizas homojn ĉirkaŭ si, INFJ-oj estas tiuj, kiuj faros skandalon, se bezonatas, io – kion multe da homoj ne kapablas akcepti, sed tiu speca pasio por la elektita celo estas mezpunkto de sia personeco.
  • Altruisma: tiuj pozitivaĵoj estas uzataj por bonaj kaŭzoj. Por la forta sento, ke tiuj celoj bonas por la societo, ne por si mem, sed por plibonigi la mondon.

Sonas vere finvenkisme, ĉu ne? Sed mi vere estas tia. Mi pensas, ke mi plurfoje skribis pri tio: organizado estas kreiva laboro, kaj tio estas la interesa parto de ĝi. Tial indas homojn inviti al la organiza teamo, havi preta la administrajn partojn de ĝi kaj interkonsenti, profunde kompreni la bazajn ideojn por povi eksalti de tie. Neniam estas sufiĉe freneza ideo, kiun iel fajnigite ne eblus fari. Sed mi supozas, ke tiun ĝojon multege da homoj ne konas, eĉ tiuj ne, kiuj jam partoprenis en pluraj teamoj aŭ eventoj, ĉar ili blokiĝas je la nivelo de bazaĵoj. Mi elkore bedaŭras ilin, kaj esperas, ke ili iam lernos ĝui la proceson organizi. La kreaivan parton de ĝi. Nun, ke mi skribas pri tio, mi tute emus ekkomenci ion novan. Fakte, mi faros ion tute novan, kion mi dediĉos al la junuloj de Esperantujo, sed specife al tiuj, kiujn ĉiu devas koni: supozeble vi jam konas ilin: Tobiasz (aŭ Tóbi) kaj Vera. Ili estas nur 17-18 jaraj kaj siaj talentoj estas vere sendubaj. Sed pri la projekto mi skribos poste, iam, kiam mi jam komencos ekfari ĝin. La strukturo jam pli malpli pretas. Venu nun la negativaĵoj de mia personectipo.

  • Trosentema: se iu kritikas la INFJ-oj, la respondo estos tre forta. Malŝategas konfliktojn kaj kritikojn. Se vi volas certiĝi pri dolorigi INFJ-on tiam estu nekomprenema pri siaj motivoj kaj vi 100%-e sukcesos.
  • Terure privata: prezentas sin kiel la plena ideo. Ne parolas pri sia persona vivo, nek vere al siaj amikoj.
  • Perfektema: laŭ tio eblas paroli pri la INFJ-oj, kiel sintenas kaj laboras pri kaj por siaj ideoj kaj celoj. Perfektemo estas ofte bona kvalito, sed tamen ne ĉiam, kaj tio havas siajn grandajn problemojn.
  • Bezonas celon: ne volas administri, okupiĝi pri strukturaĵoj, ĉar ja estas klaraj paŝoj bezonataj ĝis la celo, do tediĝas de tiaj ĉiutagaj aferoj.
  • Povas rapide forbruliĝi: pasio bruligas kaj la fermeco al la mondo ne vere helpas por malstreĉiĝi, do bezonas mem trovi balancon inter laboro kaj vivo.

INFJ-oj estas tre privataj kaj pro tio ofte konsiderataj kiel enigmaj personoj: ne vere parolas pri siaj pensoj kaj sentoj sen senti komforta pri la situacio. Sed samtempe kapablas tre klare kaj rapide vidi la mensogojn kaj facadojn de aliaj personoj. Ne estante seriozaj amikoj kun tiuj, kiuj ne havas la samajn celojn kiel INFJ.

Tiu tipa profunda analizo de mia propra personeco estas tiom forta kaj akurata, ke estas malfacile fari la tradukon sen pensi pri pluraj ekzemploj por ĉiuj ecoj en mia vivo. Sed do mi vere ne volas plu paroli pri mem (mi ja faras tra mia laboro), nur komprenigi kiel eble plej bone la situacion de la tuta organizado el mia vidpunkto.

Mallonge eble mi rezumu la aferon: se mi estas la kunordiganto, mi kapablas kaj ne timas decidi. Tio ja esta kerna afero. Ne volas fari ĉiam la samon, ĉar tio estas damne enuiga. Bezonas kaj serĉas la celon de la evento. Kiun mi ĝis nun ne sukcesis trovi por la JES, krom tio, ke ĝi estas silvestre, kaj ne estu vintra IJS. (Ĝi estas german-pola, sed ne vere, aktivula kaj kunlabora, sed ne vere.) Mi amegas labori kun kreivaj homoj kun kiuj la ideoj simple flugas en la aero, kiuj volonte kunpensas kun mi, kaj kiuj volas la bonon de la evento kaj la partoprenantoj en ĝi. Se mi devas labori kun homoj, kiuj diras “fek al partoprenantoj” (bedaŭrinde tio okazis) mi simple disfalas. Estas volontula laboro, do mi ne povas forĵeti ĉiujn detruajn homojn, kaj tio mortigas min de ene. Se vi mensogas al mi, mi scias. Se vi ne scias aŭ pretendas forgesi kion ni priparolis – mi memoras kaj ne vere pardonas vin. Se mi ne mencias, ke mi scias, ke vi ne faris vian laboron, tio ne signifas, ke mi ne rememoras. Nur por la paco mi aŭ faros la laboron anstataŭ vi aŭ solvos iel aliel la problemojn kaj taskojn. Se vi perfidas min tiam vi estas morta por mi en la organiza teamo. Mi ne faros skandalon, se ne bezonatas. Se mi metas guglo-formon en la reto ĉar la promesita aliĝilo ne pretas eĉ post tri monatoj (sed ĝi estas preta de pluraj semajnoj… do kie eblas testi? kial ne funkcias? – nenia respondo), tiam mi havas celon: ke ĝi estu preta. Se vi laboras kun pasio kaj volas ion elstaran fari, mi estas la plej ĝoja, kaj dum sekundoj havos dudek ideojn por kiel fari kaj kion fari ekzemple dum la silvestra balo. Mi neniam forprenos vian entuziasmon, eĉ se vi havas komence klare malbonajn ideojn aŭ vi eraras. Jes, mi estas perfektema kaj mi volas, ke ni havu altan nivelon de kion ajn ni faras. Mi vere kredas, ke aliel ne indas labori. Havu damne stilon, volu bonkvalite labori, se la celo estas komuna. Se ne, tiam kial vi laboras kun mi? Vi supozeble devas. Mi bedaŭras vin. Mi malŝatas kritikon, sed kiu ŝatas? Se mi ricevas kritikon mi scias ĉu ĝi estas pro mi aŭ pro mia laboro. Se ĝi ne validas, mi ne akceptas ĝin. Mi rapide forbruliĝas, do, ne tiom rapide, sed post iom da tempo jes. Mi ankaŭ bezonas la pozitivajn reagojn kelkfoje, kaj vidi, ke havas sencon, kion mi faras. Tial mi forlasis la teamon en aprilo kaj pro altruismo revenis en aŭgusto.

Estu nur tiom pri mi. Estas vere tro, sed kion fari. Daŭrigos kun detaloj kaj faktoj de la organizado kaj kial la tuta afero havis tiom multe da problemoj, ke mi taksas ĝin kiel fiaska projekto malgraŭ la klare bona etoso kaj ke mi persone ŝatis la eventon.