Etikedoj

, , , , , , , , , , ,

Ĉeforganizantoj, kunordigantoj… unu el la plej malfacilaj temoj kaj taskoj. Nuntempe mi multe pripensas, kaj antaŭlaboras la redaktadon de LaBoRen! – La Bona Renkontiĝo”. Praktike mi skribas la epizodojn de la serio, kaj kompreneble la demando estas per kio komenci. Ĉar detaloj de organizado estas mil. Multaj aferoj ne vere gravas, nur en ideala kazo oni povas pripensi, plupensi ideojn kaj tiel pli profesiigi aranĝon.

Tio gravas ke per kiuj bazaj temoj mi komencu, kaj la pasinta semajno bone montris al mi kial. Ĉeforganizantoj. Malfacila tasko, kompleksa temo, kaj kerna demando de organizado. Mi nun ne listos por vi ĉion, kion oni ĝenerale devus konsideri. Nur parolos pri unu afero: la parto, kie vi iĝas la kontrolanto de la laboro de la aliaj homoj.

Momente mi observas de la flanko du renkontiĝojn kiuj ambaŭ gravas por mi. Unu estas mia kara IJS, la alia estas FEK, pri kiu mi pleje interesiĝas pro ĝia temo. Ili ambaŭ havas problemojn en la organizado. Tiom videble, ke IJS okazos, sed kun multe malpli da partoprenantoj ol kutime, kaj FEK fine aspektas tiel, ke ne plu okazos ĉi jare, tamen post la spertoj de la jaro ni esperu pri 2018.

En ambaŭ kazoj mi vidas tiel, ke oni ne vere bone komprenas tiun rolon de la kunordiganto. Estas tiu parto de la laboro, kiun oni ne vere volas fari, ĝi estas emocie malfacila. Kiam ĉiu laboras, faras siajn taskojn kaj oni devas nur kunplekti la laboron de la aliaj, tiam oni kvazaŭ devas nur gardi la fluon de la laboro kaj ĉio estas en ordo. La realo estas, ke tio neniam okazas. Ne ĉiu faras sian taskon, liveras laŭ limdato, eĉ kelkfoje oni faras ion tute alian ol interkonsentite. Kaj tiam, vi kiel la ĉefo devas surmeti vian malbona-policisto-ĉapelon kaj fakte sciigi al la persono, ke vi scias ke la tasko ne estis farita. Se renkontiĝo ne havas kunordiganton tiam kiu faras tion? Neniu. Renkontiĝo disfalas. Simple ne okazas, aŭ fine tamen iu pretas esti la kunordiganto kaj transpreni ankaŭ tiun taskon, kiu estas la plej teda kaj enuiga afero. Ĉar jes, se neniu faras kernan taskon de la organizado tiam vi devas tion fari anstataŭ la aliaj. Kaj eble vi ne volas tion fari.

Rilate al la FEK mi helpis la laboron de la flanko, skizis la semajnfinan programon, akceptis gvidi la interkonan vesperon, helpi pripensi la manĝadon, demandi por helpi la laboron. Mi konstatis jam de frue, ke tiu renkontiĝo ne vere havas kunordiganton (neniu, kiu fakte agas tiel), malgraŭ tio, ke tamen estas iu, kiu iniciatis la renkontiĝon. Mi vidis kiuj aferoj mankas, pri kio oni pensu, kaj vere provis helpi per demandoj – jes, kelkfoje malpacience – por vidi kio okazas, okazu. Ĉar tiuj, kiuj akceptis taskojn fine ne faris, sed ĉu okazos io ajn poste? Ne! Nur la surpriziĝo, ke kial la organizado ne evoluas… Min ĉiam fakte tre interesas, ke la tiel nomataj „ne estas ĉefo, ni ĉiu kune laboras en demokratio” afero ĉu funkcias aŭ ne. Mi neniam vidis ĝin funkcii. Aŭ eventuale iu transprenas la taskon kaj komprenas ke devas stiri la limdatojn, fakte decidi pri aferoj, kaj iri antaŭen alikaze nenio okazas, la renkontiĝo fine ne okazas. Kio estas la moralo? Se vi ne povas fari la laboron simple ne faru tiel kvazaŭ vi povus. Nek kiel ĉefo, nek kiel helpanto. Ĉar vi fekigas la aliajn homojn, kaj forprenas la tempon de ĉiu ĉirkaŭ vi. Ĉu tio sonas tre malĝentile? Supozeble jes. Mi simple vidis tion tro multfoje por ankoraŭ havi iluziojn.

Kaj nun venas la kutima demando: se mi tiom bone scias kiel fari, se por mi estas tiom facile organizi, se mi vidas la problemojn, kaj konas la solvojn… kial ne mi ĉefas? La respondo estas tre simpla: ĉar mi lacas. Ĉar jam sufiĉis, ĉar mi jam tiom multe organizis, laboris por la E-junulara movado, ke nun mi ŝatus nur partopreni, kaj ne esti en la mezo de la orkestro. Se vi konas min, vi scias, ke en la pasintaj 15 jaroj mi preskaŭ neniam partoprenis renkontiĝon sen iel helpi, plurfoje organizi, minimume kontribui ion. Mi meritus nur partopreni, aŭ vere helpeti laŭ mia plaĉo, laŭ mia emo, sen fakte tro klarigi kial.

Same estas lacega Katalin Kováts, kiu antaŭ kelkaj tagoj anoncis al siaj kolegoj, ke ŝi finos organizi la KER-ekzamen(ig)ojn ĉirkaŭ la mondo. Tasko, kiun ŝi ĉampionis en la pasintaj 10 jaroj. Ŝi ankaŭ tre lacas. Estas malfacile tiel labori, ke oni ne vere aprezas vian kontribuon, kaj praktike restas sen subteno de la komunumo. Oni malgraŭ tio kutime laboras ankoraŭ jarojn, same kiel ŝi faris. Sed iam sufiĉas. La decido fini ekzamenigi la homojn devis esti malfacila. Mi kompatas kun ŝi – mi ja diris tion al ŝi, kiam ŝi rakontis la historion de tiu semajnfino en amsterdama bazaro, kie ŝi vendis siajn glasjuvelojn. Do, rapidu se vi daŭre volas partopreni ajnan ekzamenon, la lasta okazos ĉi somere en Seulo dum la UK se mi bone memoras.

Kaj ĝuste pro tiuj ekzemploj gravas, ke vi laboru kune, ke vi akceptu nur la laboron, kiun vi povas fari, kiam vi emas fakte uzi vian tempon por kontribui en projekto/renkontiĝo. Ĉar la taskoj atendas, kaj tio estas la plej aĉa se vi havas homojn en via teamo, kiuj kelkfoje eĉ tre entuziasme promesas labori, sed ne faras. Mi konas tion tre bone, mi daŭre memoras tiujn homojn, kiuj perfidis min kaj mian teamon. Sed tamen ĉiam revenas tiu argumento: „ni ĉiu estas volontuloj”, „eĉ malbona renkontiĝo estas tamen renkontiĝo”. „Ĉia helpo bonvenas.” Ne, ne ĉiu helpo, ĉar estas limo, kiam vi devas tro da emocia laboro doni por nur iom da helpo, kaj la afero simple ne indas vian penon.

Kion signifas emocia laboro? Emocia laboro de la ĉeforganizanto estas: devi atenti pri la membroj de la teamo, demandi, kelkfoje postuli… se nenio okazas, do anstataŭe fari aŭ decidi, ke ne tiom gravas tasko. Do vi devas scii kiel peti, doni la limdatojn, kiu kiel laboras, ke ili fakte faru la laboron, kiel doni atenton kaj kiom da. Praktike kunglui la teamon, ke ĉiu bone kunlaboru kaj la taskoj estu distribuitaj, faritaj. Tiu tasko estas malfacilega, kaj mi komprenas, ke estas homoj, kiuj simple ne volas tion fari. Sed mi havas malbonan novaĵon al vi: nur pro tio, ĉar momente socio ĝenerale ne vere aprezas/komprenas emocian laboron tiu laboro estas la bazo ankaŭ de la Esperanto-movado.

Ĉe ni, en la movado en 99% de la kazoj ne estas mono envolvita kontraŭ tiu laboro, do teorie ĉiu devus kontribui. Nia movado ekzistas, ĉar estas homoj kiel Katalin Kováts, kiu laboregis por havi la eblecon de la ekzamenoj. Kio signifas, ke oni povas diri, ke estas ĉirkaŭ 2000 homoj, kiuj dum la 10 jaroj je alta nivelo ekzameniĝis pri Esperanto. Tio estas ĉefe pro ŝi. Ĉu oni vere aprezis, dankis ŝian efektive senpagan kaj altvaloran laboron? Mi dubas – ne, mi fakte scias, ke ne. Ŝi mem diris al mi tutĉagrene-emocie. Kaj mi komprenas tiun senton tro bone. Alikaze ŝi ne volus ĉesi tiun laboron, nek mi emus iom flanken stari kaj atendi-observi kio okazos.

Tiuj kiuj fakte ĉeforganizas multe pli influas la laboron de la komunumo ol ili komprenas tion. Eble ni povas turni tion kaj tiel pripensi la aferon, ke la manko de emocia laboro „subite” disfaligas renkontiĝon kaj tion ni ja komprenas. Evidente ne nur unu homo povas kaj devas fari tiun laboron, sed kunordiganto de ajna projekto vere okupiĝas pri tia laboro tre multfoje kiel kerna parto de la tasko.

Ni vidu la ekzemplon de Pasporta Servo, pri kio mi laboras. La programistoj ne volas respondi retleterojn. Mi kompenas kial. Mi faras tion kaj miaj cerboĉeloj malrapide mortas unu post la alia, tiom laciga laboro ĝi estas. De la seriozaj ĝis la bagatelaj mi respondas al ĉiuj (~95%) retleteroj. Estas multege da laboro. Se mi estus malĝentila al iu, tiam tuj oni pensas, ke la tuta projekto de PS estas fuŝa. Ajnan kritikon oni devas ĝentile akcepti kaj danki, eĉ se estas insulto en la retletero. Ĝi postulas de mi seriozan strebon.

Ekzistas etiko de akceptado de emocia laboro, artikolo kiun Charlotte diskonigis en la telegrama grupo de Feminismo kaj Egaleco. Mi pensas, ke tiom da homoj eĉ ne scias kio tio estas, ke mi eble simpligu: tiu ama-protekta afero, kiun viaj gepatroj faras sen tio, ke vi rimarkus tion. Eble nun venas la tempo fakte kompreni, rimarki ĝin kaj vidi tio funkcias praktike. La temo meritus apartan blogeron, tamen, se vi komprenas la anglan, prefere legu la supremenciitan artikolon. Simple: danku la laboron de la aktivuloj ĉirkaŭ vi. Se iu faris bonan laboron, skribu al tiu persono, menciu tion, kiam vi renkontiĝas. Do, ekzemple, se vi trapasis vian KER-ekzamenon, se vi ankoraŭ ne faris eble nun estas la tempo sendi dankoleteron al Katalin por ŝia 10-jara (eĉ pli…) laboro rilate al edukado en Esperanto. Ĉar ŝi meritas, kaj eĉ eta danko valoras multe en tiu nedankema mondo. Eĉ post jaroj. Sendu amon al ŝi. Mi dankas de ĉi tie el mia blogo vian laboron, Katalin!

Parto de la emocia laboro, kiun nia movado devas fari estas tio: se vi mem ne kontribuas al programo, al projekto, al organizado, al moderatorado de Esperanto-grupo, ne helpas al lernantoj, ne volas ekzerci la lingvon kun novuloj, ne faras podkastojn, videojn, tradukas poemojn, eltrovas ludojn, praktike ne vere kontribuas, nur ĝuas la laboron de la aliaj aktivuloj… Almenaŭ danku la laboron de tiuj homoj…

Kaj pro tio mi komprenas, ke multe da grupoj pensas, ke oni povas organizi kiel demokratio. Ĉiu kune. Ke oni iel povas eviti tiujn malfacilaĵojn de emocia laboro, ĉar ĉiu kvazaŭ mem faros siajn taskojn. Ĝuste la kontraŭo veras! Vi bezonas almenaŭ unu homon, kiu funkcias kiel gluo en la kunlaboro. Tio estas la garantio, ke vi fakte kunlaboros, la „aparte, sed kune” – tio ne funkcias.

Do antaŭ mi lanĉas mian podkaston mi povas rakonti al vi jam nun unu el miaj plej gravaj konsiloj: se vi ne interesiĝas pri tio kion vi organizas kaj kun kiuj vi organizas, tiam vi ne havos bonan renkontiĝon, kaj ne faros bonan laboron. Se vi ne volas fari la emocian laboron, kiun organizado demandas, tiam prefere ne faru la renkontiĝon. Ĉu kruelas konsili tion? Jes. Miaj demandoj estos malfacilaj, sed pripensindaj kaj eventuale helpemaj – se vi prenos la tempon pripensi ilin – ke vi sciu kiajn malfacilaĵojn havas organizado, kaj vi provu vin prepari por ili. Kune.