Etikedoj

,

Se mi skribus biografion pri mia vivo supozeble tiu titolo estus unu el la eblecoj. Hodiaŭ estas la fino de IJS, la semajno, kiun mi preskaŭ ĉiam partoprenis ekde kiam mi estis 7 jara. Jes, ekde tiom juna aĝo. Oni scias pri IJS, ke malgraŭ tio, ke en la nomo estas junulara, la etoso ĉiam estis pli familieca, kun sufiĉe vastaj aĝkategorioj. Kaj tio ankaŭ signifas, ke de juna aĝo mi estis bonvena. Mi tute ne scias kial mia patrino volis partopreni ĝin, kaj kiel tio okazis, sed fine inter 1994 kaj 2017 mi partoprenis 17 IJS-ojn. Supozeble iel rilatas al tio, ke mia patro mortis en 1993, kaj ni ne povis kune vojaĝi plu eksterlanden – inter alie pro financaj kialoj. Do, certe ni ne planis vojaĝi al la UK, kiu okazis ekster Eŭropo tiam, koincide ankaŭ en Seulo, kiel ĉi jare.

Mi rememoras la jarojn laŭ tio, kie okazis la IJS, kaj kiel mi sentis min tiam. Ĉu estis bona aŭ malfacila jaro? Ĉu mi fartis kuraĝe, inspirite en la lernejo, ĉu mi laboris, estis studento? Kiel estis la vivo? Mi certas, ke ekzistas aliaj denaskuloj krom mi kiuj kalkulas siajn vivojn laŭ E-renkontiĝoj. Eble REF-oj, aŭ IS-oj, UK-oj, IF-oj, IIK-oj, ajna kunveno, kies ĉiu jara atendita alveno diktis la ritmon de la jaro. Almenaŭ la junecon. Tial por mi estas tre emocia ne povi partopreni IJS-on ĉi jare. Ja ne estas la unua fojo, kiam mi ne estas tie, sed jes la unua, kiam vere emocie tro tuŝas min. Mi estas 30 jara, do, mi volis, ke tiu renkontiĝo estu la lasta kiun mi partoprenas kun tiu ĉi organiza teamo, mi ankoraŭ aparteninta al la “junula” kategorio.

Mi tial tiom seriozas pri la jarlimo por mi mem, ĉar mi scias kia estas, kiam malnovaj organizantoj, antaŭaj kunordigantoj jam estas pezo sur la nova, pli juna teamo. En mia tuta vivo mi volis eviti iĝi pezo kaj malfacila spertulo por la sekva generacio. La sekva teamo evidente faros siajn proprajn erarojn ankaŭ. Mi ne volis esti tiu, kiu “ĉiam pli bone scias”, kaj tiel malkuraĝigi ilin fidi siajn proprajn organizokapablojn. Kompreneble, mi parolas pro sperto. Mi jam ĉi jare komencis pensi: ahhh, mi ne farus tiel, mi ne atendus tiom multe, mi jam ekkomencus prepari tiun taskon ktp. Mi sentis mian malpaciencon kun la teamo, kaj mi timis malbone influi la laboron. Mi prefere restis pasiva, komencis malenvolvi min de la laboro. Mi ofte pensis en la pasintaj jaroj: mi ŝatus scii kiel mi organizus en mia teamo sen esti la kunordiganto, tamen kun mia estrado. Tio ja ne eblas, ĉu ne? Do, anstatŭe mi provis esti la kunordiganto kiun mi ŝatintus havi kiam mi komencis.

Ĝuste pro mia tre juna partoprenado, mi tre frue iĝis helpanto, organizanto kaj fine ankaŭ ĉeforganizanto de IJS. La aĝa diferenco en miaj komencaj teamoj ne ĝenis min, nur poste rimarkis kiom strange estis havi min tiom june kompare al la nuna teamo, kie ĉiu pli-malpli estas 20-24 jara. Mi mem nun jam sentas min maljuna kun la aliaj, kaj tio ne estas hazardo. Mi rimarkas la diferencojn en la pensmaniero, kio interesas nin, kiel ni rilatas unu al alia. Kaj tio ne estas problemo laŭ mi. Simple alvenis fino de epoko por mi.

En 1994, en Kőszeg, mi memoras, ke mi multe kartludis antaŭ la ejo sidante sur la ŝtuparo aŭ sur la sino de alia partoprenanto. Mi eĉ kelkfoje gajnis. Dum la balo estis mezepoka danco, kaj mi tre ĝuis, ke mi povis resti veka nekredeble longe. Estis la balotoj por la hungara parlamento en tiu jaro, kaj unu el la urbaj ludoj igis nin rigardi kiom da tavoloj de politikaj afiŝoj estas sur unu stratlampo. En 1995, en Tata, mia patrino organizis REF samloke, kie la IJS okazis, kaj la du renkontiĝoj sekvis unu la alian. Mi memoras, ke estis multege da partoprenantoj, vere granda IJS, kun tre bonhumora interkona vespero, kaj ekskurso al la fortikaĵo tie. Mi pli bone memoras la REF-on de tiu jaro. Tamen la sidadon en la korto de la granda kampadejo sur lignaj tabloj kaj multe da babilado dum la plenkreskuloj trinkis bieron mi ankaŭ bone rememoras. Estis la unua fojo, ke ni konsideris partopreni IS-on. (Ni ne iris tiam, la unua IS por mi estis en 2001, Cuxhaven.) En 1996, en Eger, estis konkurso rilate al la Olimpikaj ludoj de tiu jaro. Ni ĉiu havis sur la ŝildoj koloron de la 5 ringoj, kaj tio decidis en kiu teamo ni apartenas. Estis IJS kun multe da serbaj partoprenantoj, kiujn mi kun tre varma koro rememoras. Ni tre ĝojis, ke ili povis veni kaj esti kun ni. Ni ludis tiel nomatan nombrobatalon en la fortikaĵo dum la tuttaga ekskurso, kaj mi preskaŭ falis de la flanko de la konstruaĵo. Ni havis tre bonan veteron kaj bonegan etoson.

En 1997, en Pécs, ni faris maskojn por la balo en la komuna, meza parto de la IJS-ejo. Mi anstataŭ masko ricevis vizaĝopentradon de unu el la partoprenantoj. Mi iĝis klaŭno. En la diskejo ĉiu nokte ni dancis al la Macarena, kaj en la halo ludis kun multege da homoj la furoraĵon kiu estis la kartoludo UNO. La trinkejo servis koktelojn, alkoholajn kaj senalkoholajn. Ĉiu kostis nur 40 forintojn (20 jarojn poste tio estas 15 eŭrocendoj). Estis la unua fojo, ke mi helpis malantaŭ la tablo kaj miksis la kafo-koktelojn, tre popularajn dum la tago. Mi estis tre fiera helpanto. 10 jara. En 1998, ni estis en Kecskemét. Ni alvenis per alia trajno ol originale planite, ĉar ni malfruis je 2 minutoj malgraŭ tio, ke ni kuregis kun mia patrino. Anstataŭe ni trovis multajn partoprenantojn en la sekva. Kiu povas forgesi la unuan akvobatalon? Serioze klasika kaj neniam forgesinda amuzaĵo sur la ĉefa placo de la urbo, en la varmego: knaboj kontraŭ knabinoj. Batalo por la túró rudi – hungara dolĉaĵo. La temo de la semajno estis: Ludo Sapiens, aŭ io simile, ni ludis kun tre interesaj ludoj. Kaj mi ĝis hodiaŭ memoras, kiu paro kuniĝis en tiu semajno… Ili daŭre estas kune.

En 1999 ne estis IJS, ĉar la tiama bonega teamo decidis organizi IJK-on. Ĉiam, kiam mi pensas pri la legenda IJK en Veszprém mi ridetas. Kiam mi nur trapasas Veszprém per trajno, mi sentas, ke mia koro grandiĝas. Tiuj, kiuj estis tie tiuj komprenas. Tiuj kiuj ne, neniam komprenos. Tiu semajno estis unu el la plej, se ne la plej mirinda semajno de mia vivo. Kaj kiam homoj parolas pri la baldaŭa plena suneklipso en Usono, tio ankaŭ nur rememorigas min pri la IJK. La komputilludo Billy, la 10(!) tipoj de tuttagaj ekskursoj, Amplifiki, la amuza kantokonkurso, la 12 teamoj dum la interkona-urboludo – jes, mia teamo gajnis ĝin. Kaj mi povus daŭrigi, sed eble mi devos skribi aparte pri tio. En 2000, en Nyíregyháza ni havis tre agrablan semajnon, kun speciala geedziĝfesto de germana-hungara paro. En tiu tempo ni ankoraŭ sendis paperajn aliĝilojn al HEJ-membroj kaj kelkaj landaj asocioj. Ni sidis ĉirkaŭ tablo kaj faldis ĉiun ruĝpaperan aliĝilon en la formo de koro. Mi certas, ke vi ne povas imagi tion nun. Plurlingva ceremonio, poste festo. Ekskurso al pomĝardenoj, teatra ludo rilate al Romeo kaj Julia… Kaj mia samĉambranino, Melinda Szekeres, kiu tragike mortis la sekvan jaron januare…

En 2001, en Szombathely, mi ne tiom ŝatis la etoson. Sed mi estis 14 jara, adoleska…, kaj tamen mi havas bonajn memorojn ankaŭ. Pri Esperanto Desperado-koncerto, revido de kelkaj serboj post longa tempo, aliaj karaj amikoj. En 2002 estis la unua fojo, ke mi oficiale estis en la organiza teamo. Mi estis fierega. Ni estis en la loka gazeto, foto de ni 4 kiel pruvo. Mi tre esperas, ke hejme mi trovos tiun bildon en dosierujo pri IJS-oj en printita medio. Tiu IJS estis vere profesia organizita, kaj bonvenigita de la urbo. Nia ĉeforganizanto, Toni, faris elstaran laboron. Poste ŝi diris: neniam plu (tute ne surprize), sed por tiu semajno ŝi faris ĉion eblan, kaj estis bonega etoso kun la unua ondo de katalunaj partoprenantoj kaj sia bonhumoro. Estis la unua fojo, ke multaj el ni aŭdis pri kial Katalunio gravas, kion ĝi signifas por ili, kaj lernis la unuajn katalunajn vortojn.

En 2003 IJS en Győr okazis post bonega IJK en Svedio, Lesjöfors. Estis varmege, super 33 gradoj la tutan semajnon. Mi gvidis la progamerojn por la novuloj kaj ricevis varmajn gratulojn fine de la semajno. Tiu estis la unua IJS, kie ni havis la letersendan sistemon sur la muro. Ĉiu preparis sian koverton dum la unua vespero, kaj ni sendis multege de am-, kaj amikleterojn dum la tuta tempo. Estis bonege. Unu, du tre karajn mi daŭre havas. Estis la lasta vere feliĉa IJS, poste venis iom pli malhelaj tempoj…