Etikedoj

, , , , ,

Dum la semajnfino mi havis tempon ĉiu tage Esperantumi. Je invito partoprenis lingvan kafejon venderede, poste gastigis dum nokto la invitinton, sabatmatene babiladis ankoraŭ horon dum matenmanĝo, fine, dimanĉe partoprenis la kutiman Esperanto-klubon de Amsterdamo. Bone, oni povus diri, ke kiu havas Esperanto-parolantan edzon tamen povus praktiki ĉiam, sed la realeco de umado ne tiel aspektas al mi. Mi pensas, ke oni vere devas iri ekster la domon, ekster la reton, forlasi la ekranon, paŭzi de la E-babilejoj, retaj E-projektoj kaj libroj por fakte renkonti homojn kiujn vi ĝis nun ne konis. Kaj komenci. Aŭ rekomenci, daŭrigi la babiladon, la ekkonadon de novaj homoj, ideoj… la diskutadon de novaj temoj, aŭ malnovaj temoj sed kun novaj homoj. Mi ĉiam sentas tiel vivĝoja post ajna Esperanta-renkontiĝo. Kiam mi sentas tiel, ke la lingvo fakte vivas.

Nun, ke mi okupiĝas aktive kun mia podkasto, mi vere havas la plezuron repensi pri la renkontiĝoj kiujn mi partoprenis ĝis nun. Ne samtempe, ne pri ĉiu, estas tro da. Unu post la alia, en malordo, saltante inter jaroj, landoj kaj sentoj. Kompreneble mia motivo estas transdoni kion mi scias, kaj mi daŭre pensas pri tio dum la verkado: kio helpintus min? Ĉu tio estas io kion mi ŝatintus scii dum la organizado, aŭ kiel partoprenanto por kompreni la laboron de la organizantoj? Ĉu ĝi estos utila? Ĉu miaj konsiloj estas utilaj?

Mi prenas sufiĉe longe da tempo nostalgii. Kutime mi aŭskultas kantojn kiuj rememorigas min pri la periodo kiam mi unu post la alia vere multege da junularaj renkontiĝoj partoprenis. IJS-ojn, IS-ojn, IJK-ojn, IJF-ojn, MIRO-n, FESTO-jn, JER-ojn, MELA-jn, TEJK-ojn, HURA-n kaj eĉ pliajn kunvenojn. Kiam mia E-vivo estis vere vive densa. Plurajn de tiuj renkontiĝoj vi jam ne konos.

mi2003ijk

Ĉu mi kantis.. parolis? ..surpriziĝis? Mia vizaĝo dum IJK 2003, en Lesjöfors, Svedio. Elstara semajno! Foto: Jacob Nordfalk

The Police kvazaŭ eksplodas en miaj oreloj – certe dum iu renkontiĝo en la diskejo mi dancis al tiuj kantoj… Ne gravas, nur la sentoj… Mi nur povas danki la vivon permesi al mi povi partopreni tiom da bonegajn tagojn, semajnojn de mia vivo en la plej mojosa mondo. Mian dankemon mi esprimas provante instrui al la nunaj novuloj, ke organizu!!! Homoj, dependas de vi ĉu vi faras la laboron de la kunigado de homoj! Ne atendu la aliajn! Formu grupojn, pripensu ideojn, kaj ek al la laboro! Mi estas eterne dankema al tiuj organizantoj kiuj prenis tempon de sia vivo kaj dediĉis al ajna aranĝo, posttagmeza ekskurso, bierumado, plaĝumado, ripozado, pikniko, semajfino, tagoj kaj semajnoj por la etoso. Eĉ pli al tiuj, kiuj permesis al si ĝui la proceson, ĝoje esti kun siaj amikoj – la aliaj organizantoj, seriozis pri kunsidoj, almenaŭ unufoje ebriiĝis dum sia renkontiĝo, dancis en la diskejo kaj strebis fari ion neforgeseblan por la junulara E-komunumo. Vi estas roksteluloj!

Ne multaj veraj roksteluloj restas, kaj mi ne pro tio diras tion, ĉar mi jam maljunas, kaj ĉio estis pli bone antaŭe… Tute ne. Mi memoras la fuŝojn, la batalojn, la malbonintencojn kaj amarajn sentojn ankaŭ. Nun mi jam pretas paroli ankaŭ pri tiuj aferoj. Antaŭe simple estis pli da renkontiĝoj. Pli da sperto de la aliaj renkontiĝoj por la via. Pli da partoprenantoj. Tempo ĝui etoson alie, kaj poste vi mem faris vian parton por redoni al la komunumo.

Nun estas klare pli da Esperanto-lernantoj. La reto helpegas nin. Nur simple ni ne restu en tiu stato. Blokitaj en pure retaj rilatoj kaj retaj amikecoj. Mi ekde nun havos tempon sidiĝi kaj de la angulo atenti ĉu la teamo fartas bone kune, ĉu oni atenteme, sed tamen amike kunlaboras. Ĉu la etoso en la teamo pli gravas ol ajna fuŝo de organizado. Espereble jes… Ne multaj restas, kiuj vere sentas kiel fari la aferojn. Kiuj vere pripensas kian etoson volas atingi. Kiuj vere pripensas kiel formi la semajnon, la programojn, ke ili havu arkon, ke la partoprenantoj jam antaŭ la alveno sentu tiun tiklan ekscititecon de la venanta tempo kun internacia junularo en ajna loko en la mondo. Kiam la partoprenantoj sentas, ke la organizantoj vere atendas ke ili alvenu… Ĉar oni multe antaŭpreparis, multe laboris, ke ĉiu havu neforgeseblan tempon kune. Tio mankas, jes. Kaj vi bezonas spertiĝi, lerni, voli pli bone fari.

La junularo estas la sama. Saĝaj, belaj, entuziasmaj, bonhumoraj, ludemaj, festemaj. Same kiel mi-ni estis. Tio ne ŝanĝiĝis. Do, ĉu vi pretas voli pli?