Etikedoj

, , , , , ,

Bluemet_Tammet

Daniel Tammet fotita de MelodyNelson18 – Own work, CC BY-SA 4.0, akirebla ĉe https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48811093

Mi ĵus rimarkis, ke la lasta libro Ĉiu vorto estas birdo, kiun oni instruas kanti de Daniel aperis antaŭ kelkaj semajnoj, fine de aŭgusto. Ne, mi ankoraŭ ne legis ĝin. Mi pretigis tiun ĉi intervjuon kun li retleterumante jam antaŭ jaro. Fine, mi tamen ne aperigis ĝin, ĉar tiutempe mi laboris tiom multe por TEJO, ke mi tute ne havis energion skribi pri aŭ en Esperanto krom mia laboro. Nun mi relegis nian korespondadon, kaj pensas, ke tamen indas paroli pri li, kaj lia interesa sinteno rilate al Esperanto. Ĝi eble tute ne plaĉos al vi.

Se vi legos plu vi komprenos kial. La celo estas ekkoni pli kiel homoj ĝenerale pensas pri Esperanto, en kaj ekster la movado. Li klare staras ĉe la limo kaj rigardadas enen, sed neniam enpaŝas. La kontrasto estas enorma kompare al tio, pri kio mi laste skribis.

 

La intervjuo mem okazis en Esperanto, kaj la kialo estis, ke mi teorie aperas en tiu ĉi nova libro de li. Mi ne scias ĉu vere, aŭ kiel, sed li intervjuis min unue kun la intenco enmeti ankaŭ denaskulan perspektivon de Esperanto en tiu ĉi verkaĵo. Mi petis lin, ke kiel danko, li mem respondu al kelkaj miaj demandoj. Malgraŭ tio, ke jam jaro pasis, mi decidis ŝanĝi nenion en miaj demandoj.

Daniel naskiĝis en Londono, en 1979. Li estas aŭtoro de pluraj libroj, eble la plej konata estas: Naskiĝis dum blua tago (2006). Li rakontas en ĝi pri sia vivo kun aŭtismo. Antaŭ la apero de la libro li iĝis mondfama pro sia kapablo rememori 22,514 ciferojn de la numero PI en 2004. La recitado daŭris pli ol 5 horojn! La eŭropa rekordo daŭre restas la lia.

Do, estas evidente pri kiaj aferoj mi volis demandi lin. Pri tiuj aferoj, pri kiuj oni kutime ne demandas lin, do ĉefe pri Esperanto! Intervjui retletere estas malfacilege, kaj post tiu intervjuo mi decidis neniam plu fari tion. Oni ne povas redemandi, peti klarigojn kaj ĝenerale la konversacio tute ne fluas nature. Tio tre ĝenis min. Sed tamen, eĉ tiel eblis ekscii tre interesajn aferojn. Do, ni komencu!

Stela: Kial vi lernas lingvojn? Por kio vi uzas ilin?

Daniel: Mia gepatra lingvo estas la angla, sed mi neniam sentis ke la angla estis mia denaska lingvo – la angla ŝajnis al mi esti fremda lingvo, kaj mi esti fremdulo. Mi malkovris finfine la kialon kiam mi estis 25 jara kaj scientistoj diris al mi ke mi estis aŭtisma (Asperger sindromo). Ĉar, kiel infano, mi sentis min malsama kaj stranga, mi havis pasion por lerni fremdajn lingvojn kaj klopodi komuniki kun aliuloj.

Mi lernas lingvojn intuicie, sinestezie (en mia kapo, vortoj havas kolorojn, teksturojn, emociojn). Mi legas multe. Mi vivas en Francio, mia edzo estas franca, kaj parolas france ĉiutage. Mi uzas la islandan kun miaj islandaj amikoj. Mi estas verkisto, tiel kiam mi donas intervjuojn al ĵurnalistoj pri mia plej nova libro en Germanio, mi parolas germane; en Hispanio, mi klopodas respondi hispane al la demandoj de la intervjuisto, ktp.

Stela: Kial vi decidis lerni Esperanton?

Daniel: Mi Esperantiĝis kiam mi estis adoleskanto. Mi malkovris la ekziston de la lingvo en biblioteka libro kaj trovis la ideon tre interesa.

Stela: Evidente pleje interesas min via rilato al Esperanto. Vi diras, ke vi parolas la islandan kun viaj islandaj amikoj, kaj fakte vi parolas kelkajn lingvojn pro via laboro. Ĉu vi havas amikojn pro la lingvo Esperanto kun kiuj vi komunikas Esperante?

Daniel: Ne, mi ne havas Esperantistajn amikojn. Leginte bibliotekan libron pri la lingvo, mi nur daŭrigis legi kaj lerni sen ideo pri atingi ajnan celon aŭ renkonti Esperantistojn. Estis pure intelekta sperto.

Stela: Ĉu vi fakte jam iam ajn partoprenis Esperanto-renkontiĝon?

Daniel: Ne.

Stela: Kiu estas via plej kara libro por vi el tiuj, kiujn vi mem skribis?

Daniel: La plej kara de miaj libroj estas Mishenka, mia unua romano pri juna sovetia ŝaka grandmajstro kiu ludas intuicie. La romanon oni eldonis en Francio en la printempo 2016.

Stela: Ĉu vi legis libron de aliaj homoj kun aŭtismo, kiel ekzemple de Robison: Rigardu en miaj okuloj k.s. antaŭ aŭ post vi verkis vian libron?

Daniel: Ne, mi ne legis libron de Robison aŭ aliuloj kun aŭtismo.

Stela: Ĉu vi skribas aŭ parolas pri Esperanto en iu ajn de viaj libroj?

Daniel: Mi skribas ete pri Esperanto en mia dua libro Embracing the Wide Sky (france Embrasser le Ciel Immense), kaj estos ĉapitro pri la lingvo en mia plej nova libro pri lingvoj kiu estos eldonata en Usono, Britio kaj Francio en la sekva jaro en 2017. [temas pri la ĵus aperinta libro – Stela]

Stela: Ĉu vi jam rajtas al mi diri, kio estos la titolo kaj la temo de via plej nova libro?

Daniel: La titolon mi ne povas diri tamen – kutime estas la eldonisto kiu anoncos la titolon. La libro estos pri lingvoj – la franca, la angla, Esperanto, la Nahuatl, la signolingvo, ktp. [Nun ni jam konas la titolon: Ĉiu vorto estas birdo, kiun oni instruas kanti – Stela]

Stela: Kaj rilate ankoraŭ al Esperanto: vi diras, ke por vi estis/estas intelekta sperto, sed por multaj homoj ĝi estas ankaŭ socia. Do laŭ tiu strikte intelekta sperto kion vi dirus: al kiu vi proponas lerni Esperanton?

Daniel: Jes, por multaj homoj Esperanto estas socia. Sed por mi estas strikte intelekta sperto. Mi ne estas Esperantisto. Mi ne proponas la ideon de internacia lingvo. Mi admiras Zamenhof kaj mi trovas la lingvon interesa, sed nur sammaniere kiel mi trovas la francan, la germanan, la islandan, la signolingvon ktp. interesaj.

Stela: Do laŭ vi kio estas la difino de Esperantisto? Ĉu Esperantisto devas kredi je la ideo de Esperanto?

Daniel: Ne estas miaopinie unu difino de Esperantisto, sed mi pensas al uloj kiuj proponas la ideon de Esperanto kiel internacia lingvo. Por mi, interesas min la lingvo de Esperanto kaj ne la ideo.

Stela: Fine, venu la plej grava demando: ĉu vi kiel intelektulo pensas, ke komuna-internacia-dua lingvo simple ne bezonatas? Aŭ se bezonatas, tiam Esperanto simple ne funkcias/funkcios bone por tiu ĉi ideo? 

Daniel: La komuna internacia lingvo hodiaŭ estas la angla. En la estinteco estis la franca aŭ la latina; en la estonteco estos eble la hispana. Uloj ĝenerale neniam elektas lingvon; ili lernas la lingvojn kiujn ili aŭdas hejme. Miaopinie ne estas afero de bona aŭ malbona ideo aŭ de “bezono”. La plejmulto de uloj “bezonas” nur lerni la gepatran lingvon kaj kelkajn vortojn de fremdaj lingvoj.

Stela: Dankon por via tempo, Daniel!

Do, kiel ĉiam, ekkoni novajn vidpunktojn, ideojn donas la emon pridiskuti kaj rediskuti la rolon de Esperanto. Ekkompreni kiel poliglotoj, homoj kun aŭtismo, homoj de ĉiu parto de la mondo pensas pri Esperanto kompare al aliaj lingvoj instruas al ni pli pri nia movado kaj tio ĉiam estas bona afero. Estas refreŝige kelkfoje legi tute alian pensmanieron. De iu, kiu fakte parolas Esperanton, do konas la lingvon, sed ne la movadon, kaj eĉ ne havas la intencon kontribui. Ne tiel. Tamen, li skribas pri ĝi. Do ja diskonigas pri Esperanto. Oni devas akcepti, ke por multaj homoj Esperanto estas lingvo. Punkto-fino. Ne pli. Ne malpli. Oni uzas ĝin pro intelekta intereso, oni bezonas ĝin por pasi ekzamenon, por ricevi diplomon kiel en mia hejmlando en Hungario. Ne por esti socia. Tiuj homoj supozeble neniam aliĝos al la movado. Ni povas denove rekonsideri kion signifas Esperantisto. Kion signifas la -ist-? Klara en ĉiu alia vorto, sed ne en tiu ĉi.

Mi, kiel denaskulo daŭre pensas pri tio, kion li diris. La plejmulto de homoj lernas sian gepatran lingvon, kaj tio sufiĉas. Li pravas. Por mi tio estis Esperanto. Lingvo kreita por aliaj celoj. Ĉu mi lernintus Esperanton sen miaj gepatroj? Ĉu mi trovintus la vojon al la movado sen naskiĝi en la mezo de ĝi? Ĉu interesintus min la tuta afero? Ĉu aliaj lingvoj interesintus min sen kreski kun du lingvoj? Sen renkonti internaciajn infanojn ekde tre juna aĝo? Demandoj, kiujn mi neniam povos respondi… Ĉu entute indas respondi? Ne. Pripensi? Jes! Dankon denove, Daniel.