Etikedoj

, ,

Esti denaskulo estas tute stranga afero. Daŭre. Kaj mi havas 33 jarojn da sperto. Malgraŭ tio ke aspektas tiel, ke mi ofte aperas en aferoj kiuj prezentas aŭ parolas pri denaskuloj mi ĉiam atenteme pripensas, ĉu mi vere volas la demandojn. Ĉar la demandoj ja ofte samas. Sed mi ne nepre respondas jam same. Aŭ eĉ se mi diras la samon jam havas alian signifon la tuta afero al mi. Ĉar fakte kion signifas esti denaskulo?

En Esperanto estas diferenco inter la du vortoj, en mia alia denaska lingvo – la hungara -, ne estas.

Ne nur praktike, do, kiu parolas al kiu, sed ankaŭ tiel kion signifas emocie, kiel Esperanto fakte ŝanĝas la vivon de infano. Ĉu estas la lingvo? La komunumo? La ideologio? La sinteno de la gepatroj? La aferoj kiujn oni povas fari aŭ faras nur pro Esperanto? Iomete ĉio, ĉu ne? Ju pli maljuna mi estas des pli facilas scii kiel agi kaj kiel respondi en tiuj situacioj. Ĉar la reagoj ofte similas. Kaj jes, ili ofte estas negativaj. “Esperanto ne estas lingvo, vi ne povas esti denaska parolanto de konstruita lingvo, kiom stultaj estas viaj gepatroj, ke ili ruinis vian vivon tiel, kompatinda infano, la lingvo mem estas senutila, neniu parolas tiun mortan lingvon.” Do se oni mense pretas al tiaj reagoj, ĉio estas en ordo. Tamen, domaĝe ke oni iom alkutimiĝas al tiuj atakoj. Almenaŭ mi. Se Esperanto ne estas nur unu el la lingvoj kiun vi parolas eble vi simple ignoras komentojn de konatuloj kiuj mokas vin pri tio kiom strangan hobion vi havas. Sed se granda peco de la konstruado de via propra vivosperto estas Esperanto kun sia absolute unika loko de via infanaĝo tiam estas pli dolora la afero.

Tial estas plezuro kiam oni havas kunlaboron kun homoj kiuj fakte entuziasme volas aŭdi la opinion kaj spertojn de denaskulo, kaj akceptas (aŭ tre naivas?) ke ricevos atakojn, malagrablajn komentojn sub videoj. Kvankam kelkfoje mi sentas tiel, ke se ie ajn oni ne angle parolas aŭ pridiskutas lingvan temon jam venas la plendoj. Ni vivas en stranga mondo…

En la pasinta semajno du aferoj aperis kun mia kontribuo kunlabore kun Wikitongues. Aperis filmeto en kiu mi parolas Esperanton dum 2 minutoj por montri kiel ĝi sonas kiam oni parolas ĝin flue. Je mia nekredeble granda surprizo jam pli ol 40 mil homoj klakis por rigardi ĝin.

Krom la video, kunlaboranto de Wikitongues, Gian Pablo Antonetti verkis artikolon pri Esperanto, parto de ĝi estas kelkaj pecoj de la intervjuo kiun li faris kun mi. Unu el la aferoj pri kiuj ili laboras estas kolekti kaj surbendigi ĉiujn parolitajn lingvojn. La projekto mem estas tre interesa, kaj mi vere kuraĝigas vin surbendigi videon por ili. Ĝis oni ne kontaktis min, mi bedaŭrinde tute ne aŭdis pri ili. Plej verŝajne ĉar mi ne estas lingvemulo en la tradicia senco. Jes, mi parolas pli da lingvoj ol la denaskaj, lernis kelkajn dum la jaroj. Sed mi ne parolas ilin aparte perfekte, kaj ne havas tiun senĉesan soifon por lerni novajn lingvojn aŭ pridiskuti lernometodojn, gramatikon aŭ ajnan komparadon inter lingvoj kion mi vidas kutime ĉe poliglotoj. Mi simple komprenas la rolon de lingvoj, ĉiam strebis lerni kaj uzi la lokan lingvon de la lando kie mi loĝis.

Se iu ajn ekde nun petas min diri kelkajn vortojn en Esperanto, mi simple
tuj montros tiun ĉi videon al tiu persono.

Kaj tamen. Kio pli kaj pli interesas min estas la rolo de lingvoj. Socie. Mi ne hazarde estas inter alie sociologo, do se io ajn interesas min pli profunde, aŭ ni diru tiel, kiel mi rimarkas la mondon ĉirkaŭ mi estas tra tiu socia lenso. En la hungara eduksistemo ne estas aparta fokuso pri instruado de etnaj lingvoj. Eĉ pri Hungario mi ne povus listigi kion oni parolas en la diversaj regionoj, ĉar ĉio estas “hungara”. Kaj ni kompreneble scias, ke tio ne estas vero.

Dank’ al Esperantujo mi eksciis pri la ekzisto de lingvoj, kiuj ne estas la oficalaj de diversaj landoj. Oni ne nur la francan parolas en Francio, la hispanan en Hispanio kaj la rusan en Rusio. Okcitana, arpitana, kataluna, eŭska, ĉuvaŝa? Neniam aŭdis pri ili en mia klasika edukado. Sed tra Esperantujo jes. Kaj ĉefe gravis por mi ne la lingvo mem: ne mi estas tiu persono, kiu petas vin diri kelkajn vortojn, ke mi aŭdu, ĉu mi komprenas aŭ ne. Kio gravas por mi estas kompreni kion la parolita lingvo signifas por la homoj. Kion signifas socie – en siaj vivoj – la kapablo paroli aŭ ne? Kiam oni uzas ĝin, kun kiu kaj kial?

Iomete kiel ĉe denaskuloj. Fakte tute kiel ĉe denaskuloj. Ni scias, ke nur laŭ la lingvokono oni ne rekonas ke iu estas denaskulo, vi ne povas tion rimarki nur laŭ la parolkapablo. Ja estas denakuloj kiuj terure parolas Esperanton, kaj kontraste lernintoj de la lingvo, kiuj preksaŭ senerare, flue kaj kun malforta nacilingva akĉento parolas. Tio estas iom aliel, kiam infaneto tre bone parolas Esperanton kaj partoprenas renkontiĝon kun plenkreskuloj. Oni tuj pensas, aaaah, povas esti nur denaskulo – tio estis mia sperto dum mia infanaĝo: knabineto, kiu tre multe kaj rapide parolis, kaj kompatindaj komencantoj nur skuis siajn kapojn, sed ĝoje konstatis, ke jes, denaskulo. Ili ekzistas. Kaj mi estis la unua kiun ili havis la plezuron renkonti.

Do, tio estas unu rakonteto. Krom helpi Wikitongues mi serioze prilaboras novan projekton rilate al denaskuleco kaj se mi trovos la ĝustajn kunlaborantojn tiam vi povos aŭdi pli pri la temo de mi.