Etikedoj

, ,

Kompreneble se vi ne volas ke mi leku vin tiam nepre diru tion aŭ iel sciigu min. Mi volas certi, ke mi plezurigas vin. Ofte mi pensas pri tio kiel utilas Esperanto en la mondo kaj kial fekmojosas paroli ĝin. Ekzemple mi povas demandi vin tiujn aferojn. Mi ne aparte ŝatas traduki, nek verki, nek legi en Esperanto. Sonas freneze, ĉar mi verkas ankaŭ nun. Sed vi devas kompreni, ke temas pri tio, ke mi simple devas verki. La vortoj ne lasas min trankvile fari miajn aliajn taskojn.

Kiam mi trovis tiun artikolon kun la listo de kiel pli bone amori (kiam mi havos la eblecon…) mi tuj pensis, ke jes, mi volas pli ĝui la sekvan fojon! Kiu ne?! Mi pensas ke nuntempe novaj konoj el la mondo ĉefe atingas min tra miaj oreloj. Mi aŭskultas multege da podkastoj ĉiu tage dum miaj promenoj, provante ne freneziĝi en tiuj tempoj. La podkasto de I Weigh estas elstara. Mi tre volonte farus iun version de ĝi en Esperantujo. GLAT-aj, feminismaj, elstaraj, malfermaj, honestaj, profundaj babiladoj bezonatas por purigi la menson, eligi la timon, honton kaj malamon en kiu ni vivas. La malhelaj anguloj de Esperantujo ankaŭ bezonus iom da polvosuĉado.

La listo estis menciita en unu el la epizodoj rilate al amorado. Mi tuj serĉis kaj legis ĝin, pripensis pri partneroj en la pasinteco kaj cerbumis: ĉu mi ŝatis tion fari? Kaj tion? Ĉu mi volas provi tion? Ho, interesa demando tiu ĉi! Neniam pensis pri tio…

Ĉar efektive kun kiu ajn vi decidas ekhavi intiman rilaton demandoj aperos. Ĉu vi ŝatas tion? Kaj tion? Povas esti, ke vi jam havas ideon kion vi devus ŝati, kion vi devus sperti antaŭ fari kion ajn kun persono (ĉar socio…) kaj poste vi konstatas, ke vi ne ŝatas ion, sed kuraĝas diri nenion. Kelkfoje eĉ ne konfesi al vi mem. Aŭ iom pli aĝe vi pensas: historie kun aliaj personoj mi ŝatis tion kaj tion. Sed ĉiu situacio estas nova. Eĉ kun la sama partnero unu tagon io estas jes, kiu la alian tagon estas ne, aŭ eble. Estas tute en ordo ankaŭ ne scii kaj paŭzi. Aŭ nur pripensi. Fantazii, revi kaj mensflugi.

Mia dua penso estis tio: efektive ĉio, kion indas scii kaj sperti mi iel eklernis tra la Esperanto-komunumo. Ekzemple ĵus okazis la tago de la videbleco-videbligo de transaj homoj-voĉoj. Kiel mi eksciis pri tio ke transaj homoj ekzistas? En/el Esperantujo. Nun mi jam havas transajn amikojn ankaŭ en Hungario, sed ne de antaŭ 20 jaroj, nur eble 5.

Kaj do mi tuj pensis traduki tiun ĉi liston (elŝutu ĝin sube!) de Jes, Ne, Eble, ĉar ĝi fakte estas tre utila ilo kaj dank’ al la vortumo enhavas la tutan spektron de intimaj rilatoj. Ĝi ne estas heteronorma, inkluzivas ĉiujn korpojn kaj genrojn, interagojn de la plej milda tuŝo ĝis la plej fizikaj agoj kun la ebleco aldoni aferojn, kiujn vi mem pripensis.

Mi ne multe atendis kaj rapidege ekhavis la unuan version de la traduko ankoraŭ en decembro pasintjare kaj alskribis la originalajn verkistojn por danki ilian laboron kaj peti permeson publikigi ĝin en Esperanto kun mencio de la fonto. Daŭris iom ĝis ili kontaktis min kun tre pozitiva respondo. Kaj poste mi naĝis en miaj taskoj… Do finfine mi reviziis kaj pretigis la finitan version hieraŭ por diskonigi ĝin ĉi tie kaj planas eble uzi ĝin por prelegoj en la sekvaj Esperantaj-renkontiĝoj por ke ni kleriĝu kune pri niaj korpoj kaj limoj. Kial ne? Tio estas mia kontribuo.

Do, ĉu mi rajtas leki vin?