De monatoj mi ne aperis en mia retejo ĉar la laboro kiun mi faris por LBR: Kreski kun Esperanto simple kaptis ĉiun mian energion kiun mi havis. Mi nur revis pri detale verki pri la progreso, la aliro, la interesaj aferoj kiuj aperis en la intervjuoj, la novaj ideoj kaj demandoj kiujn rezultis la kunpensando kun la intervjuitoj, la surprizoj kaj kortuŝaj momentoj, sed simple mi devis konstati, ke post la verkado de enkondukoj, retleteroj, raportoj… mi ne povis ankaŭ tajpi ĉi tien.

Ĉi nokte mi decidis rigardi kiel fartas miaj blogoj. Mi estas veka, ĉar mi streĉiĝas. Mi bezonas trovi laboron en la sekvaj semajnoj alikaze mi ne povas resti en Portugalio. La serĉado estas aparte malfacila, ĉar ĉiuj miaj valoraj spertoj ligiĝas al Esperanto kaj kutime homoj ne scias kio tio estas. Aŭ mi ne bone aperigas ilin en mia vivresumo? Aŭ oni ne fidas kion signifas organizi Esperanto-renkontiĝojn, havi tre diversajn spertojn kaj okupiĝi pri Esperantaj projektoj kiel Pasporta Servo? Mi ne scias ĉu mi pravas, sed almenaŭ tio estas mia impreso, ke Esperanto ne estas aparte alloga afero. Mi havas multe da sperto, sed ne ordigite-kronologie ĉe bone konataj firmaoj, simple lernante projekto post projekto en la movado de Esperantujo. Do, se vi havas bonan laborproponon por mi, ne hezitu kontakti min. Sed, do nun ne pri tio temas.

Ĉar estas jam post noktomezo, la retpaĝo tuj rememorigis min, ke mi komencis verki pri Esperantujo antaŭ precize dek jaroj. Mi daŭre memoras la frustriĝon kiun mi sentis post partoprenado de malbone organizita semajnfina renkontiĝo kiam mi pensis, damne, mi ne kapablas elteni, ke ni denove parolas pri iu bonega renkontiĝo, kiu fakte estis terura. Mi vere devas ion fari. Ĉu mi verku pri tiuj spertoj? Ĉu tio povas ŝanĝi ion ajn?

Kial ni ĉiam akceptas ĉiujn aĉajn kreaĵojn de Esperantujo? Oni ŝatas kion oni havas, ĉar ni ne havas multe. Ĉu pro tio? Oni volas kuraĝigi ĝis io bona aperas? Tio estas relativa afero kiom ni havas. Mi volis simple rimarki la bonajn aferojn kaj verki pri la malbonaj. Mia stilo tiam ne ekzistis, ĝi estis formiĝanta… kaj mi pensas, ke miaj komencaj artikoloj estis akraj, sed neniam celite malicaj. Estis multe da frustriĝo. Estis multe da volo, ke ni provu fari pli bone, lerni de la eraroj.

Ankaŭ tio ne helpis, ke mi kreskis en etoso de senĉesa kritikado. Mi ripetis kion mi vidis. La reto intertempe certe helpis aldoni projektojn de entuziasmaj Esperanto-parolantoj al la mikso. Nun jam ekzistas pliaj kanaloj, lokoj, eblecoj por montri sian talenton. Se mi havus pli da energio verki la temoj certe ne mankus. Nur ĉar mi ne skribas pri ili, tio ne signifas, ke mi ne rimarkas kion indas rimarki. Eble eĉ kelkaj ĝojas, ke mi ne kritikas ilian laboron. Tio ne surprizus min. Nek tio, se oni ne scias, ke iam mi kritikis kaj nur konas la blogon laŭ la nomo sen ajnaj novaj afiŝaĵoj.

Tamen. Dek jaroj. Ĉu mi nostalgiu? Ĉu mi repensu pri mia laboro? Kion mi faris en la pasintaj dek jaroj? Nun, kiam mia vivo tiom malstabilas… kelkfoje mi pensas ke mi donis tro al Esperanto. Ke mi malŝparis mian tempon al io, kio ne helpas en mia profesia antaŭeniro. Kio estas nevidebla en la mondo, kaj efektive ne gravas. Finance certe neniel videblas mia laboro. Se mi laborintus tiom multe en ajna alia fako…! Amaraj pensoj.

Senpage, pro entuziasmo, helpante, sindonante. Fakte eĉ ne nepre videblas en tiu ĉi blogo, ĉar mi ne verkis diligente ĉi tien, notante ĉiujn miajn paŝojn, sed mi ja aktivis daŭre malgraŭ la multe da korrompiĝoj kiuj okazis en la movado. Kaj mi ne parolas nur pri mia divorco.

Kompreneble la titolo de la blogo estis ŝerco. Sarkasmo. Mia kritikemo ja ekzistis, montriĝis, aperis, kaj daŭre ekzistas, iris nenien. Eble mi iom esprimas ĝin nuntempe aliel. Mi ne scias kiel mi nomus la blogon, se mi komencus verki hodiaŭ. Stela laŭte pensadas pri Esperantujo? Stelaj pensoj? Eble pro la meznokta cerbumado aŭ simple pro tio ke SĈNK sonas tre amuze kaj ĝi daŭre ridigas min… mi ne emas iam ajn ŝanĝi la titolon.

Verdire, ial, profunde en mia koro mi scias, ke indas aktivi. Ke indas krei aferojn en Esperanto. Mi estas denaskulo, do kompreneble mi aliel vidas la situacion kiel multaj de vi, sed io pri Esperanto indas kaj mi scias tion de pli ol tridek jaroj. Io pri la internaciaj rilatoj, la amikecoj, la konoj, la kontaktoj, la scio, kiujn mi havas pro tiu ĉi lingvo… simple indas.

Mi estis 23 jara kiam mi komencis, nun estas 33. Ĉu mi daŭrigos ĝis 43? Kiu scias. Ni vidu en 2031.