Etikedoj

, , , , , ,

Tiu ĉi estas blogero kiun mi prokrastas de monatoj, preskaŭ jam jaro. Nuntempe mi povas diri, ke vere mi ne volis indulgi je la penso kion signifas okupiĝi pri literaturo, ĉefe pri nuntempa literaturo kaj verkado en Esperanto – sciante, ke milito, absolute nekomprenebla, detrua kaj for, sed samtempe najbara milito detruas nian mondon apude. Kaj jes, mi konsciencriproĉas, ke tiu ĉi ĉe la najbaroj zorgigas min pli ol iu ajn alia alie en la mondo. Sed estas tiel. Mi ne ĉesas pensi pri ĉiuj ukrainoj kiuj partoprenis ajnan renkontiĝon kiun mi organizis kun amikoj, miajn samkursanojn ĉe universitato, kaj la multajn varmajn invitojn al Kijivo aŭ Krimeo kiun mi ĝis nun ne povis akcepti. Nek pri la rusoj kiuj parolas Esperanton kaj samtempe iel klarigas al si mem kial tiu ĉi milito estas bezonata kaj tute memkomprenebla. Mi pripensas kion fari, kun kiu paroli. Kio helpas? Kio ne malhelpas? Ĉu mi povas ion fari por ŝanĝi la situacion? Kaj samtempe vivo ne haltas. Mi havas mian laboron kaj mi okupiĝas pri io ĉiu tage pri kio mi povas fieri.

Estas strange eĉ tajpi la vortojn, ke mi fieras pri io, kio rilatas al Esperanto. Post tiom da jaroj, fakte jardekoj da honto. Ke mi ne volis, ke la ekstera mondo sciu kiom Esperanto gravas al mi. Kion ĝi signifas en mia vivo. Kion ĝi kapablas atingi. Mi rigardis miajn denaskulo-amikojn kaj mi daŭre pensis: ili faras ion bone, ĉar ili ne plu okupiĝas pri Esperanto. Ili sukcesis plenkreskiĝi. Ne restis en la infana rolo de Esperanto-parolanto kiel mi. Kompreneble ne nur infanoj parolas Esperanton, sed estas sendube granda transiro kiam denaskulo decidas ankaŭ kiel plenkreskulo aktive paroli la lingvon kaj tiel aŭ eĉ pli aktivi en la movado. Kiam ne plu estas la decido aŭ nur influo de la gepatroj. Nuntempe mi eĉ havas tiajn pensojn, ke eble ili envias la fakton, ke mi daŭre povas okupiĝi pri Esperanto, kaj resti en la movado dum ili forlasis la tuton. Eble iom kaj io ankaŭ mankas al ili. Sed tiujn demandojn mi ankoraŭ ne kuraĝas starigi al ili.

Do mi malfermas mian retpaĝon kaj ŝokiĝas kiom longa tempo pasis ekde la lasta enskribo. Hodiaŭ, kiam mi finfine eniras la retejon denove la stranga rememorigo frapas min: gratulojn! Vi kreis vian blogon antaŭ 11 jaroj! Kiooo? Sed… sed ĵus estis 10 jaroj. Tiu jubileo kiam mi skribis pri la duboj pri malŝpari tiom da tempo je Esperanto, pri la malĝojo kaj amaraj pensoj, ke mi simple okupiĝis pri io, kio laŭ ekstera aspekto tute ne indis. Mi daŭre memoras ajnan momenton kiam mi verkis mian vivresumon kaj vidis, ke ĉiuj indaj spertoj en mia vivo venas el Esperantujo. El mondo, kiun neniu konas. Miaj sukcesoj troviĝis samloke. Kaj mi tamen sentis tiel, ke tio ĉio ne gravas. Estis malĝoja kaj malhela loko kiun plenlumigis unusola retmesaĝo de homo, kiun mi tute ne konis antaŭe. Kiu diris al mi, ke mi kapablus fari ion pri kio mi tute ne pensis antaŭe.

Li diris, ke mi helpu pri novelo-konkurso. Mi trovis la ideon amuza. Mi ja ne legas en Esperanto. Kaj ne, mi ne fieras pri tio, ĉar la hontigado de denaskuloj ankaŭ estas tiu ĉi temo: kiom vi legas kaj kion? Kaj jes, mi povintus legi multe. Miaj gepatroj arde legis diversajn librojn en Esperanto. Tradukojn kaj originalajn verkojn. Ili konas la ĉefan literaturon kaj tiel pli bonigis sian vortprovizon kaj ĝeneralan konon pri la movado. Ni havas hejme bretojn kaj bretojn da originala literaturo kiun mi neniam emis tuŝi. Sed mi ja verkas en Esperanto. Eble ne literaturon, sed skribas kaj pripensas kaj produktas originalajn verkojn. Tradukas malofte. Zorgas multe pri nia movado.

Do, mi komencis eklabori pri tiu konkurso kiu estis la unusola kiu iam ajn kaptis mian atenton. Estis interese. Mi markis la tiaman unuan retmesaĝon kiun mi ricevis tra retlisto kiun mi tre svage legas. Mi notis al mi, ke mi provu partopreni ĝuste tiun ĉi. La temon mi trovis interesa, kaj havis ideojn pri rakontoj kiujn mi neniam havis antaŭe. Mi pensis, ke estus amuze provi tiun ĉi defion. Verki novelon. Ha! Mi neniam faris tion antaŭe. Neniam devis verki prozon aŭ ion ajn krom la devigaj universitataj eseoj. Mi neniam elektis ajnan t.n. kreativ-verkadan kurson kiam mi povintus. Sed ja vivo ridas je mi, kompreneble, ĉar fine mi ne rajtis partopreni ĝin pro la fakto, ke mi envolviĝis en ĝia organizado.

Nuntempe mi pensas, kial mi ne verkas por mia blogo? Kiel povas esti, ke duona jaro, sed certe monatoj pasas antaŭ mi publikigas ion ajn. Sed poste mi ekpensas: sed mi ja daŭre verkas en Esperanto. Preskaŭ ĉiu tage. Kiel povas esti tio, ke nenio el tiuj aferoj aperas en mia SĈNK paĝo? Kaj tiam mi rememoras: granda parto de mia nuntempa laboro estas okupiĝi pri verkado kaj instigi aliajn verki kaj mi uzas miajn vortojn por tiuj celoj. Mi verkas en (kaj ankaŭ ekster) la sesioj, mi pripensas retleterojn, tekstojn por la paĝo de Bobelarto kaj blogerojn tie (kvankam ne sufiĉe regule kaj la malnetoj ankaŭ tie abundas, same kiel ĉi tie). Sed mi verkas. Se iu, iam trovus mian komputilon tre surpriziĝus pri la abunda enhavo de la dosierujo kiu nomiĝas simple en la hungara: mi verkas.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi partoprenis poezian vesperon de la franca instituto ĉi tie en Budapeŝto. Oni festis la 50-an naskiĝtagon de poeto-tradukisto-akademiano-esploristo – kaj fakte multajn aliajn titolojn havas – Guillaume Métayer. Laŭdire kiu ajn okupiĝas pri francaj-hungaraj kulturaj rilatoj certe renkontis lian nomon, ĉar lia kontribuo en Francio por diskonigi hungaran poezion, nuntempajn verkojn kaj aŭtorojn de la pasintaj du jarcentoj ne povas maltrafi lian nomon.

Mi pensis, bone, kiel franc-hungaro mi estas terure malboninformita, ĉar tiu ĉi estis la unua fojo, ke mi aŭdis lian nomon. Mi partoprenis la eventon, ĉar mia plej ŝatata aŭtoro Krisztina Tóth organizis ĝin, kaj mia instruisto pri verkado de noveloj János Lackfi ankaŭ partoprenis ĝin. Nuntempe mi frekventas 20-semajnan kurson pri verkado de noveloj en la hungara, kiu estas enorma defio por mi. Kutime mi verkas en la angla, la lingvo en kiu mi studis ĉe ĉiu universitato (kvar), aŭ memkompreneble en Esperanto. Mi nur tiom scias, ke verki estas verki, kaj nuntempa literaturo estas tio kio pleje tuŝas min. Certe klasikaĵoj ankaŭ fekmojosas, sed mi ekŝatis legi kaj daŭre entuziasmas legi, se mi nutras mian animon per la perspektivoj de la epoko en kiu mi vivas nun.

Dum tiu vespero la amikoj-invititoj-poetoj laŭtlegis la poemojn de Métayer. Ili legis la hungaran tradukon kaj li mem laŭtlegis la originalajn francajn. Okazis nur tiom. Simpla aprezo de poemoj kaj tradukoj farite de nuntempaj aŭtoroj kiuj mem elektis siajn plej ŝatatajn de li. Fine iom da babilado, intervjueto kaj plej fine amiko lia laŭtlegis oficialan saluton al li: gratulojn, iom da nostalgiajn vortojn por la naskiĝtago. La tuta afero estis profunde kortuŝa. Sed kio pleje gravis, ke la laŭtlegado estis la plej granda kaj grava parto de ĝi. Unu homo post la alia ekstaris, promenis al la mikrofono, malfermis sian etan poemlibron kaj laŭ sia stilo aŭ serioze, aŭ plenaktorante aŭ ŝajne preskaŭ senemocie laŭtlegis ion de la ĉeestanta naskiĝtagulo. Estis tiom simple kaj brile.

Neniu tre bone komprenas kion mi faras nun, do mi pensas, ke venis la tempo por provi klarigi ĉi tie. Kiel tiu rakonto rilatas al mia laboro? Kie alie, se ne en mia propra blogo? Kaj per tio mi provos forigi ankaŭ la daŭran hontosenton kiun mi batalas rilate al mia laboro. Ĉar jes, mi faras ĉion, kion mi povas. Mi uzas ĉiujn miajn vivspertojn kaj kapablojn. Sed samtempe venas la demando, kiu ne permesas al mi ripozi: kiel damne mi aŭdacas okupiĝi pri io kaj kuraĝigi pri io, kion mi ne mem spertis dum longa tempo? Legi en Esperanto daŭre malfacilas por mi. Mia cerbo daŭre protestas. Mi vidas frazojn de aliaj homoj, kaj eĉ se plene indas legi mia ĝenerala kontraŭstaro estas tre forta.

Sed nun mia laboro estas organizi laŭtlegadon de verkoj. Do jes, cinike eblas diri, ke mi ricevas monon por kontraŭstari mian daŭre laŭte plendantan cerbon. Ofte ni ricevas salajron por io simila, kaj ni faras ion, kion ni nepre akceptus sen esti pagata. Tamen, mi parolu pri mim mem. Mi mem neniam pensintus pri tio en mia vivo, ke mi volus laŭtlegi en Esperanto kun aliaj. Kaj ke tio estas io ajn inda, aŭ ke bone povas funkcii. Kaj tamen. Ĉiu foje, ke mi organizas legosalonon mi pensas pri tio, ke se aliel ne, tiam tiel: peco post peco, paŝo post paŝo, frazo post frazo eblas malkovri Esperantan literaturon. Mi malkovras ĝin por mi mem. Kompreneble mi ne estus la organizanto kiu mi estas, se mi ne volus inviti la verkistojn kaj havi la eblecon demandi ilin. Mi volas scii: kial indas verki en Esperanto? Kion tiu ĉi sperto donas al vi? Kaj se neniu legas kion vi verkas? Kial vi faras tion?

Kompreneble la respondoj estas ĉiam tio: indas. Homoj legas. Eble ne tiom multe, eble ne tiom klare oni ricevas la opiniojn, ne tiom ofte eblas persone renkontiĝi. Sed pro tiuj kelkaj tute indas.

Kaj mi ne devus malproksimen iri por respondi al tiuj demandoj, mi ja mem verkas. Verki estas bezono por mi. Mi volis verki ĉi tien pri la komunumo, pri mia frustriĝo, pri la bonaj aferoj, eble sukcesi eduki iom, klarigi iom pri nia kulturo, pri tiuj aferoj pri kiuj mi havas sperton. Kaj kial ne defii min mem lerni pri kiel verki en alia stilo ol la kutima? Ĉu mi kapablus? Ĉu mi povas inventi rakontojn? Ĉu mi rajtas?

Aspektas tiel, ke jes. Aspektas tiel, ke mia instinkto kiel edukisto, mia volo lerni kiel fari novajn aferojn, mia emo esplori por la komunumo, por trovi la plej bonajn taskojn, ke mi mem sidas denove ĉiusemajne en leciono kaj lernas de la plej bonaj, ke mi enskribiĝas al aliaj kursoj kaj prepariĝas por trovi la plej bonajn ideojn sufiĉas. Kaj la tasko ne estas facila. Sen troe lamenti la aferon. Fari ion ajn rete prenas multe pli da energio ol persone, se temas pri edukado, pri gvidado de ajna sesio. Mi suferas de tio, ke mi ne povas persone sidi kun homoj en renkontiĝo, ke tio ne eblas nuntempe kaj eĉ se eblus, tio ne estus ĉiusemajna afero, kiel la reto permesas al mi nun konekti kun homoj ĉirkaŭ la mondo. Estas malfacile, ke por mia laboro mi rigardas nur la ekranon, kaj la homoj estas malantaŭ ĝi, kiam mia instinkto estus organizi por iam persone ĉeesti. Ĉefe, ke mi organizis en teamo kaj ni renkontiĝis persone por krei eventojn.

Sed ja estas nun tiel. Mi konstruas rete, kaj esperas, ke iam, ie povos persone verki kun la homoj. Ke mi povos sidi ĉe longa tablo kaj ni ĉiuj entuziasme, aŭ suferante, sed kreos rakontojn, kiujn ni publikigos, kiujn la Esperanto-komunumo volos legi. Ke ni interŝanĝos opiniojn, instruos unu la alian, kaj tiel riĉigos la movado. Ĉu tio eblas? Espereble jes.