Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , , ,

Kelkfoje por nova ideo vi bezonas malpurajn manojn. Pli ofte – ĉefe ĉe E-renkontiĝoj – bierojn. Nun venu profunda intervjuo kun LukiZ – kiel plej multe da homoj konas lin – kiu estas la prezidanto de TEJO. Ĉio, kion vi ne sciis ĝis nun pri JES. Li ĉeestis ĉe ĝia naskiĝo, asistis la organizadon. Mi demandis lin pri la pasinteco, pri kritikoj, pri la estonteco. Li respondis helpeme ĉiujn miajn demandojn. Mi tre dankas lian tempon kaj dediĉon.

Stela: Kiom da IS-ojn vi partoprenis?

LukiZ: Neniun, mi neniam povis, ĉar mi ĉiam semtempe organizis ASon ;).

Kiom da AS-ojn?

ASojn mi partoprenis ĉiujn ekde 2004, do sume estas kvin.

Ekde kiam AS ekzistas?

Ago-Semajno (kun tia nomo) ekzistis ekde 2002, antaŭe okazadis iuj novjaraj kunvenoj en Zakopane organizataj de Varsovia Vento.

Kaj JES? Ĉu tri?

Jes, mi partoprenis en ĉiuj, do tri JES.

Kio estas la historio de JES? Kies ideo ĝi estis?

La ideon, ke iam devas okazi kuniĝo de AS kaj IS supozeble havis tre multaj homoj, ĉar simple ŝajnis natura ke tio finfine devas okazi. Estis pluregaj homoj, kiujn ege ĝenis tiu problemo, ke ĉiam necesas elekti kiun parton de amikoj revidi novjare. Sed la ideo de JES mem kreiĝis en MIRO 2008 Duga Resa en Kroatio. Rolf Fantom kaj mi estis drinkantaj nemalmulton da biero kaj babilantaj pri neceso solvi la problemon. Tiam kreiĝis ideo kaj nomo de JES: Junulara E-Semajno. Krom elpensi la nomon, ni ankaŭ preparis agadplanon por realigi la ideon, do unuavice konvinki organizantojn de ambaŭ aranĝoj al la ideo. Ĉe la pola flanko estis sufiĉe facile, la ideo tuj estis akceptita entuziasme. Pli da opozicio estis je la germana flanko, interalie pro duonjarcenta tradicio de IS. Tamen plejparto de homoj tute bone komprenis la problemon, ke la aranĝoj ekzistas aparte kaj partoprenantoj tion ne ŝatas. Same videblis tie kreskanta populareco de AS kaj malkreskanta de IS – dum lastaj du jaroj de aparta ekzisto AS estis pli granda el la du aranĝoj. Do finfine ankaŭ germanie la ideo estis akceptita. La fina interkonsento kaj kontrakto estis farita dum renkontiĝo en Berlino kie estis prezidantoj kaj vicprezidantoj de ambaŭ asocioj, kaj ĉefrespondeculoj pri AS kaj IS. Al la ĝenerala publiko tiu informo estis anoncita duonhoron post novjara nokromezo dum AS kaj IS 2008 pere de filmo farita en Berlino. Do tiel kreiĝis JES.

Via longa respondo montras bone kio kiel okazis. Bela revo, sed reen al la realo. Kiel ĝi funkcias en praktiko? Teorie sonas bone, kvankam oni devas kompreneble kompreni la germanan flankon pri la longega tradicio. Ĉu estas ideologismo en ĝi, aŭ simple du renkontiĝoj estu unu por ke la partoprenantoj estu en unu loko, ne du?

Estas parto de interna ideo de Esperanto, ke ĝi kunigu homojn. Aparta ekzisto de du tre similaj aranĝoj samtempe kaj samregione tute ne estis plenumo de tiu ideo – tio estis tre sentebla tiam en opinioj de eŭropa Esperanto-junularo. Organizantoj de ambaŭ aranĝoj plurfoje aŭdis de homoj “mi tre ŝatus veni al IS, sed mi ne povas ĉar mi iras al AS” kaj inverse. Ĉefe estis la partoprenantoj, kiuj postulis tion. Sed ja estas ankaŭ aliaj praktikaj kialoj. Ekzemple mi en tiu periodo instruis Esperanton en Varsovia Vento. Estis al mi tre malfacile klarigi al novuloj jen ideon ke Esperanto kunigu homojn kaj jen situacion de konkurenca ekzisto de du aranĝoj kun aparta malfacileco decidi kien iri.

Sonas tre bele, sed nun venu la la malfacilaj demandoj. J Kial venis la ideo pli fortigi AS-on? Kial ne helpi IS-on, grandega, longa tradicio, forta renkontiĝo, kaj kiam ĝi komencis malpli boniĝi antstataŭ helpi aperis konkura renkontiĝo. Tio ne vere estas Esperanta maniero fari aferojn.

Fakte ne vere estis ideo plifortigi ASon, tio simple iel mem okazis kaj ni mem, kiel organizantoj de AS ne vere komprenis kiel. Ĝi ekzistis dum longa tempo kiel aranĝo al kiu venadis ĉirkaŭ 60-80 partoprenantoj ĉefe de orienta Eŭropo, kiuj simple pro financaj kial ne povis iri al IS. La etoso tie estis tre bona, pro tio AS famiĝis kaj ankaŭ okcidenteŭropanoj volis amase veni al ĝi. Tiel anstataŭ kutimaj 60-80 partoprenantoj al AS 2006 subite venis 180. Kaj rilate duan parton de Via demando, estas al mi malfacile respondi, ĉar miascie estis tiaj provoj, sed ili estis antaŭ mi estis en kerno de AS-teamo. Laŭ tio kion mi aŭdis iam poloj propnis al GEJ kunlaboron kaj okazigon de IS en Pollando, por ke povu veni al ĝi ankaŭ kutimaj AS-partoprenantoj de orienta Eŭropo. Ŝajne tiu ideo tiam ne trovis akceptiĝon en GEJ kaj tiel la eventoj daŭrigis aparte. Tamen kiel mi atentigis – estis antaŭ “mia tempo” en kerna AS-teamo, do mi nur aŭdis tion.

Tamen, mi ne kredas vian respondon. En 2006 estis la IJK en Sarajevo kaj la tuta pola helpa teamo portis ĉiam la faman AS t-ĉemizon kun la neĝulo kaj neĝulino. Estis tre forta varbado por la renkontiĝo. Eblis multe pli aŭdi pri AS ol IS. Pri tiu renkontiĝo mi eĉ ne aŭdis antaŭ 2006, malgraŭ tio, ke ĝi jam ekzistis jarojn antaŭe. Do se vi estas sperta organizanto, vi komprenas ke propagando kiel bone funkcias, kaj tion sciis ankaŭ Irek. Ĝi funkciis, kaj vere multaj decidis veturi al Nowy Sacz. Ĉu vi komprenas, kial mi estas skeptika?

Ago-Semajno kompreneble, kiel ĉiuj eventoj havis sian varbadon. Ĝi evidente estis pli granda dum IJK 2006 en Sarajevo, ĉar tien venis preskaŭ tuta AS-teamo kaj simple povis varbi. Dum antaŭaj jaroj tio apenaŭ eblis: en 2005 IJK estis organizata de PEJ en Zakopane, ni ĉiuj estis organizantoj de ĝi, do varbado por AS entute ne okazis. En antaŭaj IJK-j poloj ne partoprenis tiom multnombre kaj plie AS tiam estis ŝajne eĉ pli malgranda aranĝo ol en 2004-2005. Do tio kaŭzis ke AS-varbado por la unua fojo akumuliĝis ĝuste en 2006 en Sarajevo.

Ĉu laŭ la 3 jaroj indis fari tiun decidon pri la kunigo?

Jes certe. Tri jaroj estas tre bona tempo por fari tian pritakson kaj laŭ tio mi taksas ke estis evidente bona decido. Ni ne plu havas tiun tre ĝenan disigo-problemon, nek strangan konkurencon, kiu kontraŭas ideon, ke Esperanto kunigu. Aliflanke ni ricevis bonegan aranĝon kiu kunigas plej bonajn kvalitojn de ambaŭ. La unuaj du JES-oj certe havis sufiĉe da problemoj – tio estas tute normala, se oni faras ion novan kaj devas lerni kiel kunlabori en tia situacio. La 3-a JES montris, ke finfine ni havas tre pozitivan rezulton, kion agnoskis ankaŭ multaj el tiuj, kiuj siatempe kontraŭis la kuniĝon.

Ĉu vi estis la ĉeforganizanto de ĉiuj JES?

JES, pro sia dulanda fundamento, neniam vere havis iun personon, kiun oni povas nomi “ĉeforganizanto” aŭ “estro de LKK” kaj do ĉiam estis pli kolektiva afero. En 2009, do dum 1-a JES estis du landaj kunordigantoj: Julia Hell kaj mi kaj unu surloka ĉefkunordiganto: Irek. Dum sekvaj JESoj mi daŭre estis en kerno de la teamo, tamen ne plu kun kunordigaj roloj, ĉar mi ne plu havis tiom da tempo pro mia aktivado en TEJO-Estraro. En la jaro 2010 estis du landaj kunordigantoj: Julia Hell kaj Tomasz Stachowicz kaj en 2011: Julia kaj Irek.

Ĉu vi respondus al kelkaj kritikoj, kiuj venis de homoj, kiujn mi intervjuis pri tiu temo?

Jes, certe.

“Originale oni pensis, ke 400 homoj partoprenos, kaj tio tute ne okazis, nun JES estas multe pli malgranda ol AS kaj IS en la lasta jaro.” Kio estas via klarigo al tio?

Ne estas vero, ke oni originale pensis pri 400 homoj, aŭ almenaŭ organizantoj en pensis tiel. En la lasta jaro de aparta ekzisto en IS estis 138 partoprenantoj kaj en AS ĉirkaŭ 200, do sume 338. Estas evidenta, ke tiu nombro povis nur malgrandiĝi, unue ĉar en ambaŭ aranĝoj estis iom da homoj kiuj venis ĉar estis proksime (kaj tiuj estas ĉiam en limigita nombro) kaj due ĉar estis ankaŭ iom da homoj, kiuj en lasta jaro partoprenis en ambaŭ aranĝoj poparte, do estas kvazaŭ kalkulitaj duoble. Kiel JES-organizantoj ni supozis, ke estos io super 230 (do rezulto do plej granda AS en 2007 en Malbork), sed certe ne pli ol 300. La rezulto de la unua JES estis ĉirkaŭ 250 partoprenantoj, do evidente pli ol povus havi iu ajn el tiuj du aparte. En la 2-a estis simile – partoprenis 252 personoj. Pri la tria mi nun ankoraŭ ne scias precizan kalkulon.

“Mi malkontentis pri la loko Zakopane, kiu tute ne situas proksime al la landlimo de Germanio kaj Pollando, kiel oni antaŭe planis. Same Gdansk.”

Ne estas vero, ke oni planis, ke lokoj estu apud landlimo de Germanio kaj Pollando. Tute male, kiam ni estis fondantaj Junularan E-Semajnon ni parolis pri mezeŭropa renkontiĝo, kiu unue okazu en Pollando kaj Germanio kaj sekve vagadu tra landoj de tiu regiono. En praktiko tio evidentiĝis ne tiom facila, ĉar necesis fakte 3 jaroj por ellabori taŭgan manieron kunlabori inter la organizoj. Do la nuna stato estas ke daŭre JES okazas alternative en Germanio kaj Pollando, tamen mi esperas ke estonte realiĝos la plano kiu estis ĉe fondiĝo de JES.

“Temis pri eksperimento nur por unu fojo, ĝi ne funkciis, kial oni tamen daŭrigis?”

Certe ne ĉio funkciis perfekte en la unua JES. Estis malfacilaĵoj, ĉar ni devis lerni kiel fari dulandan renkontiĝon. Post tiu unua eksperimento, la estraroj de PEJ kaj GEJ kaj flanke de GEJ ankaŭ Jarĉefkunveno, pozitive taksis la rezulton kaj decidis pri daŭrigo de JES.

“Poloj malkontentas pri la kunlaboro kun la germanoj.”

En la teamo estas ĝenerala kontento pri kunlaboro. Certe ĉiam estas aferoj, kiujn oni povas plibonigi kaj ni ĉiam laboras pri tio. Tamen certe ĝenerale senproblema organizado de la 3-a JES montris, ke ni atingis jam tute bonan kunlabormanieron en la teamo.

“La problemo de la 3a JES estis, ke ĝi daŭris nur 5 tagojn. Homoj ne volas fari longan vojaĝon por 5 tagoj.”

Jes, tio estis problemo, sed ni ne vere ion povas fari pri ĝi – estis kalendaro kiu elektis – la 2-an de januaro jam estis labortago kaj lernejoj en Pollando normale funkcias. Tamen mi povas malkaŝi ke plej verŝajne ni sukcesis solvi tion por venonta JES, kiu estos signife pli longa.

“JES pli kaj pli malboniĝas, povus esti sperta teamo de 30 homoj, tamen la komunikado inter la membroj fuŝas, multaj sekvas decidojn de malmultaj.”

Tio kion mi vidas kaj tio, kion miascie vidas plejparto de partoprenantoj estas fakte tuta malo de tiu frazo. La 3-a JES estis la plej bona kaj la plej senproblema el ĝisnunaj, do evidente JES pli kaj pli boniĝas.

 “JES estas kial granda AS”

Parte certe jes. Ja JES estas iom kiel grandigitaja AS kaj IS. Sed samtempe post la 3-a JES mi vidas, ke ĝi ankaŭ iugrade estas kiel malpligranda IJK. Kaj ĉion ĉi mi opinias tre pozitiva. Simple nuntempe JES estas JES, ne plu rekte komparebla kun iu ajn aranĝo.

Kion vi pensas pri la tabuo de malsamaj prezniveloj en renkontiĝoj? IS klare estis pli multekosta kaj do pli da okcident-Eŭropanoj partoprenis ĝin, AS pli malmulte kosta kaj ĉefe orient-Eŭropanoj veturis al ĝi.

Tio siatempe estis tre problema por mi kaj por miaj amikoj ne nur polaj, sed ankaŭ ukrainaj, rusaj. Kiam ni rigardis prezojn de IS, aldonadis vojaĝkostojn, la sumoj estis ne facile atingeblaj por ne aparte riĉaj studentoj kiel ni. JES grandparte solvas tion unuavice, pro tio ke ĝi alternative okazas en pli kaj malpli kosta lando kaj duavice pro tio ke ni, kun niaj spertoj pri prezoj, tre atentas ke JES estu atingebla ankaŭ por homoj el malpli riĉaj landoj.

Ĉu vi pensas, ke eblas disigi la siamajn ĝemelojn (do el JES denove estos IS kaj AS)?

Se Vi celas per tiu demando revenon al IS kaj AS – mi pensas ke tio ne plu eblas. Junulara Esperanto-movado rapide ŝanĝiĝas kaj adoptiĝas al nunaj cirkonstancoj. Sufiĉe granda parto de nunaj JES-partoprenantoj neniam partoprenis en IS kaj AS. Ni jam estas en alia tempo kaj parte en alia generacio de E-junularo, do simple estus neebla kaj miaopinie nesenca klopodi revenigi ion de pasinteco. Nun ni rigardu tion kio estas hodiaŭ kaj tion kio estos morgaŭ.

Mi tre dankas vian tempon por tiu ĉi maratona intervjuo!

Kaj ankaŭ mi tre dankas al Vi 🙂

Advertisements