Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , ,

Inspirite de UEA, mi decidis disdoni diplomojn por elstara agado al aktivuloj en Esperantujo. Tiu ĉi somero montris kiuj laboras, subtenas, mojosigas kaj grandskale kontribuas al la movado en tiaj manieroj kiuj igas min senti bone esti parto de Esperantujo. Kies laboro inspiras aŭ distras min, kies ĝojo, entuziasmo kaj samtempe seriozeco pri kontribui estas io por rimarki, sekvi kaj ĉefe: danki.

La grandan elektadon de la kategorioj kaj gajnantoj faris mi, Stela. Diskutis kun mi mem pri la motivoj kaj decidoj. Kvankam iusence mi daŭre estas en konversacio kun ĉiu pri tiuj temoj. Do tiuj babiladoj nepre influis mian elekton. Dankon, kaj ni daŭrigu pridiskuti kies laboron sekvi kaj kiel fari pli bone.

Jen la tute subjektiva listo de aktivuloj por elstara agado en 2020, kiujn se vi ankoraŭ ne konas, do nepre devas ekkoni nun!

elstara agado

Esperanto-kulturo kategorioj:

Elstara blogo: Scivolemo. Kion mi plej ŝatas pri Frank van Hertrooij estas kiel li montras sian entuziasmon por ĉiuspeca naturscienco. Li verkas blogon, prelegas pri la historio de plantoj dum renkontiĝoj, kreas kvizon pri bestoj kaj faras tion en la plej aminda maniero.

Elstara jutubisto: Cathy – Kejti Neilson. Ŝi estas amuza, kreiva, bonhumora. Uzas la lingvon, donas al vi la eblecon aŭskulti pri ŝia vivo en ĉiutaga kunteksto. Kiam fuŝas pri la akuzativo aldonas grandegan N meze de sia vizaĝo kiu ridigas min ĉiu foje.

Elstara muziko: Tim Gallego. Daŭrigas longan tradicion de kantistoj kun gitaro. Liraj tekstoj pri amo, somero, virinoj, renkontiĝoj. Tion eblas kiĉe-aĉe fari aŭ tre agrable. Li estas tiu agrabla kategorio. Unuaj kantoj profesie registritaj aperos fine de aŭgusto. La disko nomiĝas Vaganto.

Elstaraj programeroj dum someraj eventoj:

Farite de unu persono:

Prelego pri mensa sano de Siru Laine. Sendube tiu ĉi estis la plej kuraĝa programpropono dum la tuta somero. Mi pensas, ke ŝi estas gvidanto en Esperantujo por rompi la stigmon paroli pri temoj kiel deprimiĝo kaj memvundigo. Parolis pri ĉio kun humuro kaj honesteco. Min tiaj programeroj nekredeble inspiras.

Honoraj mencioj: 

  • prelego de Albert Stalin Garrido dum la SAT-kongreso pri La nacia demokratia movado en Filipinoj pro ĝia detala kaj informplena klarigo pri la situacio en sia lando.
  • La Kvizo pri bestoj de Frank van Hertrooij pro la tre interesaj demandoj, la fotoj kaj klarigoj dum ludo. Ĝi estis amuza, engaĝiga kaj tre malfacila.
  • Monika Molnar prezentis dum VEKI: Kantoj kaj Kajto – en la instruado konkrete. En kiu ŝi montris praktike kiel ŝi elektas kantojn por instrui Esperanton. Kajto prezentis tiujn kantojn dum la prelego. Estis brila kombino de prelego kaj kantoj.
  • Dum la Virtuala Kongreso ŝi parolis pri Infanrajtoj konkrete, nia-lerneje. Mi ŝategis pli bone ekkoni ŝian laboron en la lernejo La Grande Ourse, kie oni instruas Esperanton al ĉiu lernantoj dekomence.

Farite de grupo:

Mondovizio: gvidita de Siru Laine, Ariel Goodbody kaj Tyron Surmon kun la kontribuoj de la homoj ĉirkaŭ la mondo. Ĉu Siru estas la ora kokino de renkontiĝoj? Povas esti. Ŝi tre bonetosigas ajnan programeron. Sed aldonu Ariel kaj Tyron kaj la rezulto estas eksplodo de amuziĝo, bonhumoro, inteligentaj rimarkoj kaj afableco al la partoprenantoj. Ariel kunigis la teamon, gvidis la babiladon kaj faris la elstaran teknikan laboron, la muntadon de la filmo por ke ni povu plene ĝui la rezulton de la kontribuoj en unu granda video.

Honora mencio: Annie Grente prezentis la situacion de la fuĝintoj en la greka insulo de Samos dum la SAT-kongreso. Ŝi staris en placo kaj intervjuis realvive homojn kiuj devis fuĝi de diversaj landoj. Demandis ilin pri temoj kiuj la kongresanojn interesis montrante kiel aspektas la komplika situacio en la krucvojo de homoj kiuj volas helpi, la Eŭropa Unio, helporganizoj, la greka ŝtato kaj la kompreneblan lacecon de la lokanoj. La fuĝintoj ankaŭ parolis jam kelkajn vortojn de Esperanto.

Esltaraj aktivuloj de 2020:

Ĝenerala aktivulo: Marko Kuniklomonto (Konijnenberg). Komitatano de Nederlando en TEJO kaj en UEA. Eksa redaktoro de Fenikso gazeto kun Frank. Entuziasma pri la oficialaj instancoj de la movado. Ĉiam helpema – temu pri maljunuloj, simplaj partoprenantoj, komencantoj, pri organiza laboro, kio ajn. Subtenema advokato pri konsento kaj GLAT-aj Esperantaĵoj.

Freŝaj vizaĝoj kategorio: Mireille Hounkpe kaj Snehaja Venkantesh. Ambaŭ programkontribuis dum la IJK. Ŝnehaĵa pretigis la plej bonajn intervjuojn dum la koncertoj, ŝi brile demandis pri la muziko de Tim Gallego kaj Kajto.

La plej optimisma aktivulo: Charlotte Scherping Larsson. Baldaŭ komenciĝos ŝia prezidanteco en TEJO. Ŝi havas grandajn planojn. Mi elkore esperas je ŝia sukceso.

Malantaŭ la kulisoj kategorio:

Elstara teknikisto: Dorota Rodzianko. Mi pensas, ke mi neniam vidis la kontribuon (modesta priskribo de tio kion ŝi faras) de Dorota menciitan iel ajn en la profundeco, kvanto, grandeco aŭ graveco kio ĝi estas. Ŝi laboregas en la malantaŭo, preskaŭ kaŝiĝante de la mondo kiel soldato. Ŝi estas profesia, afabla, helpema, preskaŭ nelacigebla. Ŝi estas iu kies laboron mi ŝatus vidi same rekonatan kiel tiun de Petro Balaž.

Elstaraj teamanoj: Sonja (Sofia) Zaretskaia de E@I kiel teknikisto en la platformo de la eventa servo kaj Joost Franssen de la nederlanda organiza teamo de IJK. Tre agrablaj homoj, vi volas kunlabori kun aktivuloj kiel ili.

Elstara organizanto – kategorio “sperta”: Rogier (Roĉjo) Huurman. Se mi devas tion klarigi detale kial tiam en la pasintaj monatoj vi estis en komao. Bone, aŭskultu podkasto-epizodon rilate al lia laboro dum IJK.

Elstara organizanto – kategorio “novulo”: Antonia Montaro. Ŝi estas tiu organizanto, kiu pro entuziasmo kaj volo fari eklaboras en la teamo de IJK, kaj pli kaj pli grandan taskon akceptas kiel la tempo pasas kaj la seriozeco de pandemio grandiĝas. Talenta, havas tre bonajn ideojn, ne timas laboregi kaj liveras. Nova rokstelulo de la junulara organizanta generacio.

photo_2020-08-10_11-34-41

Eĉ komuna logotipo aperis dum la kunlaboro por nia telegrama grupo.

Elstara kunlaboro: inter la teamoj de la unua reta IJK kaj E@I. Se vi aŭskultos la supremenciitan podkastepizodon mi detale klarigas kial mi pensas, ke la du teamoj reciproke bezonis unu la alian. Ĉu IJK povintus okazi rete ekster la platformo? Certe. Ĉu E@I povintus plulabori plibonigante sian eventan servon sen IJK? Certe. Kaj tamen, mi pensas, ke por la teknika teamo pro la pacienco, la plena fido (aliro al la platformo nur du semajnon antaŭ la eko de la renkontiĝo) kaj aktiveco de junuloj kiuj komprenas kiel reto, komputiloj kaj nuna teknologio funkcias estis tre helpema havi unue la IJK-on kiel renkontiĝo krom sia propra. Multe el la ideoj de la IJK aperis kaj plibonigis la postajn renkontiĝojn tra la sama platformo. Ni pensu pri la koncepto de la Koridoro, pri la tempigitaj-temaj babilejoj (eĉ se oni brutale troigis la uzon de tiu ĉi idejo dum la Virtuala Kongreso), la tempon krei programo-serĉilon, – tio ankoraŭ ne haveblis dum la IJK – kaj aliaj solvoj pri kiel helpi la partoprenantojn. Tiuj kiuj estis en la organiza teamo de IJK, eĉ kelkaj partoprenantoj volonte helpis dum la sekvaj renkontiĝoj al pli maljunaj partoprenantoj en diversaj babilejoj, telegramo, persone kaj rete, ke ili ankaŭ povu same ĝui la eventojn. La sukcesa IJK igis junulojn voli partopreni en aliaj retaj eventoj pro la bona unua sperto. Programeroj kiuj unue aperis en IJK estis petitaj, ofertitaj, reaperis en aliaj eventoj. La unuaj testoj, eksperimentoj spertoj tuj kaj videble helpis ĉiujn postajn renkontiĝojn. Mi mortseriozas, kiam mi asertas, ke tuta Esperantujo ĉie en la mondo povas danki tiun tre specialan kunlaboron de 2020.

Kaj laste… Sonu la tamburoj!

Esperantisto de la Jaro

Tria loko: Siru Laine. Mi pensas, ke ni parolas pri multe da seriozaj temoj en Esperantujo. Temoj kiel seksismo, diversaj fobioj kaj feminismaj defioj ankaŭ aperas ĉe ni. Ni parolas pri ili almenaŭ iom, almenaŭ inter la junuloj. Sed pri mensa sano? Kaj tiel kuraĝe kiel Siru? Mi ne vidis tion en la pasintaj tridek jaroj. Nek mi parolis pri miaj problemoj. Siru ne silentas. Ŝi asertas, ke vi ne estas sola. Pluraj amikoj miaj mortis en la movado pro siaj diversaj mensaj problemoj. Ekzakte dudek jarojn post la forpaso de unu el la amikoj kiu plej verŝajne havintus la saman diagnozon kiel Siru… mi pensas pri tio, kio estintus, se ŝi povintus paroli pri tio al iu? Se ŝi aŭdintus la prelegon de Siru? Do, Siru dankon por ne silenti!

Dua loko: Ariel Palmer. Alia homo, kies laboron vi vidas ĉie, nur ne nepre scias, ke estas li malantaŭe. Ariel donas vizaĝon al la junulara movado. Kreante varbmaterialojn, pripensante kion kaj kiel indas prezenti el la sperto de kion signifas uzi Esperanton. Li jam kreis filmetojn pri tiom da temoj, provante kolekti kiel eble plej diversan partoprenantaron de ĉirkaŭ la mondo. Helpi pri temoj, afiŝante plenrespondece en diversaj sociaj retejoj de TEJO. Ĉiam kun fotilo en unu mano, gestante per la alia, farante la plej bonetosajn fotojn surloke, kreante la plej interesajn filmetojn hejme pri universitata vivo, kronviruso, TEJO-estraro, lingvaj rajtoj, malantaŭ la kulisoj de eventoj, kaj multe pli. Kreante bildojn kaj grafikaĵojn por plibeligi ĉion, kio estas Esperantujo. Pro lia arda laboro eĉ eblis montri filmeton dum la fermo de la unua reta IJK pri la semajno mem. Ĉu vi havas ajnan ideon kia laboro tio estas?! Li kun tiom da koro, atento kaj talento kaptis la plej bonajn momentojn, ke mi ploris rigardante ilin. Ploru ankaŭ vi.

Esperantisto de la Jaro: Edoardo Nanotti – lia kontribuo al la movado ĉi jare estas kio ebligis havi plurajn renkontiĝojn. Li kreis la simplan, facile uzeblan, praktikan, belan platformon kiun la plej grandaj renkontiĝoj uzis por povi rete okazigi siajn eventojn: IJK, SES, VEKI, kaj VK kiuj okazis en la pasintaj kvar semajnoj. Se la oficialaj instancoj ne rimarkos kaj agnoskos lian laboron tio montros la plenan blindecon rilate al kiu fakte grandskale ebligis la evoluon de la movado, nun, en 2020 en la mondo kie teorie – aspektas tiel, ke tiuj terure tradiciemaj Esperantistoj ankaŭ bezonas adaptiĝi.

Mi esperas, ke tiu listo inspiras vin rimarki la brilajn aktivulojn ĉirkaŭ vi! Ili ja estas ĉie. Bonvolu subteni ilian agadon. Ankoraŭ foje: KORAN DANKON por via laboro, gratulojn kaj bonvolu akcepti tiun ĉi fekmojosan diplomon de SĈNK por via agado!