Etikedoj

, , , , , , , ,

Babiladi kun Rob Moerbeek estas pura plezuro. En la plej nova epizodo de #LaBoRen podkasto mi demandas la personon, kiu estas konata kiel la provleganto de Esperantujo. Li estas tiom kara, pacienca kaj interesa homo! Kaj ĝuste pro tio mi koleregas kontraŭ mi mem, ke mi ne certiĝis pri tio, ke ni sukcesu trankvile paroli en mallaŭta loko. Ni estis devigitaj sidi en strateto, ekster kafejo sur benko en ne tro interesa strato, sed tamen en vera centra turisma loko en Amsterdamo, antaŭ la klubkunveno de La Amsterdama Rondo, kiu kunvenas ĉiun duan dimanĉon de la monato. Pro tio la sonkvalito suferis, ke mi tre bedaŭras tion. Rob meritintus multe pli bonan finrezulton. Malgraŭ la problemoj indas aŭskulti nian babiladon! Melono denove provis fari la heroan sonteknikistan laboron por savi kion eblas. Dankon! Se vi travivas la aŭskultadon de la unua parto de la babilado vi havos poste jam en la dua duono multe pli bonan sperton. Ĉar la historiojn de Rob ja indegas ekkoni!

Vi ekscios pli pri
– kion li pensas pri tio, ke por sia laboro li iĝis Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau,
– kial gravas la blinduloj al li, kaj kiel ni povas helpi,
– kio bezonatas por bona UK, kaj kio mankas de la UK-oj,
– kiel li kaj lia edzino Nora helpis al komencantoj dum renkontiĝoj,
– kial li daŭre aktivas, eĉ post 6 jardekoj en la movado.

Kaj kompreneble ankoraŭ multe pli!

Rob_Moerbeek_kaj_Stela

Rob Moerbeek kaj mi, Stela tuj post la kunveno de La Amsterdama Rondo (LAR)

Mi listigas kelkajn menciitajn homojn, asociojn kaj rimarkojn ĉi tie, ke vi retrovu fontojn kaj informojn post la aŭskultado de la intervjuo.


Rob iĝis Kavaliro en la ordeno de Oranje Nassau dum la Malferma Tago de UEA, la 28-an de aprilo en 2018. Vi povas legi pri tio en Esperanto ĉi tie kaj ĉefe en la nederlanda estas la video ĉi tie pri tiu ĝoja evento. Li ankaŭ troviĝas sur la kovrilpaĝo de la plej nova Revuo Esperanto.

Rob rakontas en retmesaĝo pri la homoj malantaŭ la kulisoj de la surprizo:Wim Jansen estis interalie la antuulo de Federico Gobbo kiel katedrulo tre sukcesa ĉe la Universitato de Amsterdamo. Sed lia meritaro egalus al du ordenoj. Joke Hoobroeckx estis lernantino de Esperanto ĉe mia edzino Nora. Joke estis tre aktiva estrarano pri informado antaŭ Ineke Emmelkamp. Ŝi estas la edzino de la eks-urbestro Wouter Hoobroeckx de Heemskerk, kiu moŝto foje eĉ riparis pneuon de nia tandemo…”

Rob estas dumviva membro en UEA (Universala Esperanto-Asocio), ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista).

Rüdigher Sachs: estis la respektinda profesoro pri parazitologio, kiu sola kiel prezidanto de ISAE (sciencistoj) redaktadis ghian “Sciencan Revuon”, admirinda kaj humana esperantisto. (– Rob)

Statuto de UEA: detaloj legeblas ĉi tie.

Mondfederistoj: la nederlanda retpaĝo de ili estas ĉi tie: www.wfbn.nl (Wereldfederalisten Beweging Nederland). Ĝi eldonas kvaronjaran periodaĵon “Eén Wereld”. (– Rob)

La Fundamenton de Esperanto vi povas legi ĉi tie.

Kiam Rob parolas pri la UK en 1966 – Budapeŝto li mencias: Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay.

Ivo Lapenna: eksa prezidanto de UEA. Pliaj informoj pri li estas ĉi tie.

LIBE: Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

Nora: „mia karmemora Nora knabin- kaj aŭtor-nome estis Nora Bartels (21 aug 1930 – 17 apr 1998). Kiel estrarano de Nosobe (nederlanda LIBE – Stela), Nora longe (ĝis 1984) nomiĝis Nora Reinders-Bartels, laŭ sia unua edzo Johan Reinders.” (– Rob)

IKBE: Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Revuo Esperanto: ĉefa publikaĵo kaj oficiala organo de UEA, legu pli ĉi tie.

Hermaan Behrmann (Paderborn/Berlino): „estis la kuraĝa kreinto de tre sukcesa kurso Esperanto Programita, tradukita interalie en la nederlandan.” (– Rob)

Ineke Emmelkamp gvidas la Groningenan klubon, pliaj informoj ĉi tie.

Monato gazeto: sendependa, internacio gazeto eldonas ĝin la Flandra Esperanto-Ligo, vi povas legi pli ĉi tie.

Paul Helly: nuna volontulo en la Centra Oficejo: rigardu videon kun/pri li ĉi tie.

Emilio Cid: nuna estrarano en UEA inter alie pri informado.

Anatoli Masenko (Rusio) kaj Vladimir Ĵelev (Bulgario) – aliaj aktivuloj rilate al agado por blindaj Esperantistoj.

La rakonto pri la du ranoj estas legebla en la germana ĉi tie.

La frato de Rob verkas por Onze Taal: Woordpost.

Duolingo: la novaĵo pri la kurso en la reto estas, ke nun jam ankaŭ per la portugala vi povas eklerni Esperanton apud la hispana kaj la angla. Ĉi tie mi volas gratuli al la tradukistoj kaj danki ilian sindediĉan laboron!

La novaĵoj pri tio, ke UEA pli altigas kotizojn legeblas ĉi tie.


Dankon, ke vi aŭskultis la intervjuon kun Rob! Mi esperas, ke malgraŭ la sonkvalito ĝi plaĉis al vi, kaj vi eksciis pli pri kaj li kaj Esperantujo.

La intervjuo estis surbendigita en Amsterdamo, la 13-an de majo 2018.